Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 198:
::La vorto "geedzoj" ne estas tute neŭtrala, la vorto ne vere taŭgas por samseksaj paroj. Kaj ankaŭ la esprimo "edzo aŭ edzino" estas problema, ĉar ĝi ne inkluzivas neduumajn personojn. Aldone al tio, ni uzu singularajn vortojn laŭ niaj reguloj pri artikolo-titoloj. Ankaŭ plejparte da aliaj Vikipedioj uzas singularan titolon. La ruslingva artikolo ŝajne estas escepto, sed en la teksto de tiu artikolo la plurala formo eĉ ne troviĝas... {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 18:37, 11 feb. 2021 (UTC)
*{{Kontraŭ}} La vorto "geedzo" kredeble estas la plej ofte uzata vorto, kiam oni volas paroli pri ĉi tiu koncepto en seksneŭtrala maniero. Mi ĵus aldonis kelkajn pliajn fontojn por tiu uzado. Ĝi aperas en la verkoj de bonaj aŭtoroj, kiel [[Anna Löwenstein]], kaj ĝi aperas en PMEG kun la sekva difino "edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)". PIV jam dum longa tempo havas la similan vorton "gepatro". {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 18:14, 11 feb. 2021 (UTC)
::{{Komento}} Nu, vin pli interesas vivigo kaj daŭrigo de lingva polemiko ol la enhavo de Vikipedio. Via noto pri ''gepatro'' estas en ordo, ĉar la vorto estis registrita en PIV ekde 2002. La frazo "[geedzo] ''aperas en PMEG kun la sekva difino "edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)"'' tamen estas nur via propaganda truko, ĉar vi evitas mencii la rezervojn en la PMEG-a kunteksto ("oni iafoje provas streĉi la signifon de GE...", "oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel reforman aŭ eĉ kontraŭ-Fundamentan" kaj pluraj aliaj). Ke ''geedzoj'' aŭ ''edzo kaj edzino'' estas problemaj kaj la problemeco estas grava, estas via propra takso. Oni demandu, kiuj esprimoj minimumigas la kontraŭdirojn pri lingvaĵo de la artikolo. Evidente mi malsamopinias kun vi pri tio. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 10:09, 12 feb. 2021 (UTC)
 
=== [[:Kategorio:Militoj pro heredsekvoordo]] -> Kategorio:Militoj pro sukcedo ===