Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 1 027:
</div>
<!-- Message sent by User:Tiven2240@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:Tiven2240/wll&oldid=21073884 -->
 
== Artikol-verkaj konkursoj por 2021 ==
 
Kiel vi povas vidi en la [[:m:Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021#Konkursoj_kaj_komunaj_redaktadoj|Jara plano por 2021]] de la organizo [[Vikipedio:Esperanto kaj Libera Scio|Esperanto kaj Libera Scio]], por 2021 estas planataj jenaj konkursoj / kampanjoj:
* [[Projekto:VikiPrintempo COE|VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo]] (21-a de Marto - la 30-a de Aprilo)
* [[Projekto:Afrika monato|Afrika monato]] (Majo)
* [[:meta:Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo|Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn]]
* [[Projekto:Amerika monato|Amerika monato]] (Oktobro)
 
Post kelkaj jaroj, ĉi-jare estas plano ''ne'' organizi [[Projekto:Azia monato|Azian monaton]]. Pri Azio ni laboris jam plurajn jarojn, do nun ni en tiu tempo de jaro ŝanĝos fokuson al Ameriko. Tion dirite, se vi volas, ke okazu ankaŭ Azia monato kaj pretas ĝin mem organizi, skribu al la [https://esperanto.wiki/kontakto/ organizanto de antaŭaj jaroj]. Ni preparas edukilojn por helpi al novaj organizantoj kaj (laŭ tempa disponeblo) pretas konsultadi kaj konsiladi.
 
La paĝoj por la konkursoj estos preparataj iom-post-iom kaj pluraj detaloj povos ŝanĝiĝi. Ankaŭ, tiu ĉi jare ni volas havi pli vastan organizan teamon, do ni dissendos alvokojn por volontuloj kiam venos la tempo. Prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 14:17, 13 feb. 2021 (UTC)