Abituro: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(→‎Leksika rimarkigo: Lingve redaktis la unuan alineon)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
(esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
[[Dosiero:Abitur Weinberggymnasium.JPG|thumbeta|180px|Kanalizacia kovrilo kun la vorto "Abitur", ĉe gimnazio en [[Kleinmachnow]]]]
'''Abituro''' (aŭ '''abiturienta diplomo''' aŭ '''matur(ec)diplomo''') estas diplomo, kiun oni ricevas kiam oni finas la duagradan lernejon, kutime je aĝo de proksimume 18 jaroj, kaj kiu estas ordinare baza kondiĉo por daŭrigi studadon ĉe [[universitato]] aŭ [[teknika altlernejo]] ([[politekniko]]). Malsamaj landoj havas diversajn sistemojn de abituro.
 
== Leksika rimarkigo ==
La vorto "abituro" ne estas oficiala, kaj troviĝas nek en [[PIV]], nek en [[ReVo]] (tamen en la interreto ĝi estas pli ofte uzata ol la alternativa esprimo "abiturienta diplomo"). Ĝi do estas konsiderata kiel proponata [[neologismo]].
 
Aliflanke ekzistas la jam oficialiĝinta vorto '''abituriento''' (el la 4-a [[Oficiala Aldono]]). "Abituriento" estas homo, kiu havas abituron.
 
Kvankam la du radikoj ABITURIENT/ kaj ABITUR/ eniris Esperanton de la germana lingvo, oni uzas ilin en Esperanto ne nur por la germana abituro, sed ankaŭ por ĉiaj similaj diplomoj en aliaj landoj.
 
En Esperanto do ekzistas du konkurantaj radikoj por priparoli la aferon: La radiko ABITURIENT/ estas oficiala, sed ĉar ĝi signas personon, estas malfacile paroli pri la diplomo nur uzante tiun radikon (oni devas diri "abiturienta diplomo"). La radiko ABITUR/ havas la avantaĝon ke oni povas facile paroli pri la diplomo ("abituro") kaj pri persono kun tiu diplomo ("abiturulo" aŭ "abiturinto"), sed ĝi estas ĝis nun ne-oficiala.
 
La ekzameno por ricevi la diplomon nomiĝas aŭ "abiturienta ekzameno" aŭ "abitura ekzameno".
 
== Etimologio ==
La radiko devenas (tra aliaj lingvoj, precipe la germana) de la [[latina lingvo|latina]] verbo ''abire'' = foriri, tra ties futura participo ''abiturus'' = forironta; ĝi do rilatas al la foriro de la lernejo ([[gimnazio]]).
 
== Abitura ekzameno ==
La abitura ekzameno estis enkondukita en 1788 en Prusio por limigi la kandidatojn al la universitatoj. En Hungario la unua abitura ekzameno okazis en 1851.
 
* [[Bakalaŭro]]
* [[Licencio]]
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Instruado]]
287 797

redaktoj