Adolf Veselý: Malsamoj inter versioj

ĉeĥa esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Adolf Veselý''' (naskiĝis la 20-an de julio 1928 en Brno – mortis la 30-an de majo 2016 samloke) estis ĉeĥa esperantisto kaj SAT-ano. Ank..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:11, 15 feb. 2021

Adolf Veselý (naskiĝis la 20-an de julio 1928 en Brno – mortis la 30-an de majo 2016 samloke) estis ĉeĥa esperantisto kaj SAT-ano. Ankaŭ lia franca edzino Anna Kerenforn-Veselá (1936-2018) estis esperantistino.

Vivo

La gepatro donis al li mondcivitanan edukon, sekve li konsideris la historion de la nacioj absurda, pro ilia senĉesa militado. Tiom pli, ke unu el la fratoj de la patro estis ĉeĥa ŝovinisto, la alia germaniĝis.

Antaŭ 1948 li formigris al Bavario, ĉar li volis eviti soldatservon, kiu estis kontraŭ lia konscienco, de tie li transiris al la sudfranca urbeto Le Creusot kaj trovis okupon en fandejo. Iu slovako donacis al li „Ŝlosilon de Esperanto“, poste li mendis de SAT libron „Manifesto de la sennaciistoj“ kaj fariĝis membro de SAT (1953). Samjare li grave brulvundis siajn piedojn per arda skorio, troviĝis en malsanulejo, de kiu lin kuracisto baldaŭ forsendis kiel fremdulon. Li foriris al Parizo, vivis tie certan tempon kiel senhejmulo, poste li sukcesis akiri laborojn en aŭtofabriko, kiel murkolorigisto, en kakao-fabriko, kiel hotela gardisto.

En 1962 li edziĝis al francino ok jarojn pli juna, en 1965 naskiĝis ilia filo Frank kaj en 1967 li revenis kun la familio al Ĉeĥoslovakio. Li kunprenis ankaŭ gipsan reliefon de Eŭgeno Lanti kaj gardis ĝin ĝis 2008, kiam li donacis ĝin al la nova Esperanto-Muzeo en Svitavy.

 
Reliefo de Lanti kun la donacinto

Artikoloj Esperantaj

  • Aventurplena aŭtobiografio de ĝisosta SAT-ano (Sennaciulo, januaro 2000, p. 9)
  • Ĉe la sennaciuloj (Starto 5-6/1998, p. 18)
  • Předstvuji si jednou – Imagu foje (Laŭte!, januaro-februaro 2009, p. 14, Bulteno de EK Praha, 1/2010, p. 12-13, la poemon pri la milito en Bosnio en 1993 esperantistgis Jaroslav Krolupper)
  • Neforgesebla abato Pierre (AEH-Informilo, 3/2007, p. 4)
  • Pri la 63-a Kongreso de SAT en Linz (Bulteno de EK Brno, 3/1990, p. 5)
  • Aventurplena aŭtobiografio de Adolf Veselý (Laŭte!, januaro-februaro 2009, p. 7-13, kurtigite en Bulteno de EK Praha 2/2010, p. 15-16)

Artikoloj ĉeĥlingvaj

  • Šimečkovo poselství (Misio de Šimečka, Kurýr, 35/1990)
  • Curriculum vitae nového tvůrce našeho časopisu (Biografio de nova redaktoro de nia gazeto, Bulteno de EK Brno, 4/1990, p. 9-10)
  • Setkání s abbé Pierrem (Renkonto kun abato Pierre, Brno, 1993, kun Pavla Drinocká)
  • Děti země (Infanoj de la Tero, postparolo al Renkonto kun abato Pierre, en la francan tradukis Anička Kerenforn-Veselá sub titolo „Enfants de la Terre“)

Fontoj

  • Lia propra aŭtobiografio en la supre menciitaj gazetoj

Traduko

  • Milan Šimečka: Nia Angorplena Socio (SAT-broŝuro, 1986, orig.: Společenství strachu = Societo de timo)