Abrahama religio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
== Superrigardo ==
 
Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de [[Israelo|Izraelo]] kaj [[Regno de Judujo|Judujo]] antaŭ la [[Babilona ekzilo]] komence de la [[1-a jarcento a.K.]]. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la [[6-a jarcento a.K.]] de [[Ezra]] kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.
 
Linio 12 ⟶ 11:
 
== Originoj ==
 
La originoj de Judismo kaj la antaŭula abrahama religio ankoraŭ estas neklaraj. La sola fonto, kiu generale taksiĝas kiel kanona, kiu iel alrespondas la demandon, estas la libro Genezo de la [[Torao]], kiun laŭ rabena tradicio verkis Moseo post la [[Eliro]] de Egiptio iam dum la [[2-a jarmilo a.K.]]. Laŭ Genezo, la principoj de Judismo riveliĝis laŭgrade al vico de patriarkoj de Adam ĝis Jakob; kvankam la religio establiĝis nur kiam Moseo ricevis la [[La Dekalogo|Dek Ordonoj]] sur [[Monto Sinaja]], kaj kun la institucio de pastreco kaj temploservoj.
 
Linio 18 ⟶ 16:
 
== Patriarkoj ==
 
Estas ses rimarkinduloj en la Biblio antaŭ Abraham: [[Adam]] kaj [[Eva]], iliaj du filoj [[Kain]] kaj [[Habel]], [[Ĥanoĥ]], kaj ilia pranepo, [[Noa]], kiu, laŭ la rakonto, savis sian familion kaj ĉian bestan vivon en sia Arkeo. Estas necerte, ĉu ĉi tiuj homoj postlasis ian registritan mor-kodon (kaj kelkaj kristanaj eklezioj fidadas je antikvaj libroj, kiel la [[Libro de Ĥanoĥ]]), kaj Genezo mencias la Noaajn Leĝojn, donitajn de Dio al la familio de Noa. Plejparte, ĉi tiuj patriarkoj servas kiel bonaj (aŭ malbonaj, okaze de Kain) ekzempluloj de konduto, sen pli specifa indiko pri kiel oni interpretas iliajn agojn en iu ajn religio.
 
En la libro Genezo, Abraham specife instruiĝas foriri la historian mezopotamian urbon [[Ur]] por ke Dio faru "vin granda popolo", kaj liaj vojaĝoj bone dokumentiĝas. Laŭ la Biblio, Abraham havis ok filojn de tri edzinoj: unu (Iŝmaelon) de Hagar, la sklavino de sia edzino, unu (Isaakon) de sia edzino [[Sara]], kaj ses de alia edzino, [[Ketura]]. Moseo, Jesuo, [[Mohamedo]], Bahá'u'lláh, kaj aliaj elstaruloj, ĉiuj pretendas esti prafiloj de Abraham per unu el ĉi tiuj filoj.
 
Judoj vidas Abrahamon kiel la prapatron de la popolo de Izrael pere de liaj prafiloj Isaak kaj Jakob. Kristanoj vidas Abrahamon kiel gravan ekzemplulon de fido, kaj spiritan antaŭulon de Jesuo, judo kaj la Filo de Dio, pere de kiu Dio promesis beni ĉiujn la familiojn de la tero. Aldone, islamanoj nomas kristanojn kaj judojn (inter aliaj) kunulaj ''Popoloj de la Libro'' ([[Araba lingvo|arablingve]] أهل الكتاب ''Ahl al-Kitâb'') (ankaŭ Judismo uzas la terminon ([[Hebrea lingvo|hebrelingve]] עם הספר, ''Am HaSefer''), kvankam tiu uzo indikas nur [[Judoj|judojn]] kaj la [[Leĝo de Moseo|Toraon]]). Por islamanoj, "la Libro" simbolas dian skribaĵon, kiel la [[Tanaĥo]]n, la [[Nova testamento|Novan Testamenton]], kaj la [[Korano]]n, kaj estas malpermesate al ili sklavigi anon de iu el la Popoloj de la Libro. Ili vidas Abrahamon kiel unu el la plej gravaj el la multaj profetoj senditaj de Dio. Tiel, por kelkaj, Abraham reprezentas punkton de komuneco, kiun ili ĉi tiel provas emfazi.
 
Islamo kaj Judismo traktas Adamon kaj Noan kiel malpli gravajn profetojn, kaj rekonas, ke eble estis aliaj profetoj, kiuj ne estas hodiaŭ konataj.
 
 
=== Historieco ===
 
Kompare al filozofia diismo, la abrahamaj religioj havas historian bazon. Tio signifas, ke ili ne prezentas sin kiel konkludon de ekstertempa rezonado pri la homa vivo aŭ la universo. Ili prezentas sin kiel sekvon de [[revelacio]]. Laŭ ili, Dio mem iniciatis tion, ke Li konigis Sin al homoj, kaj tio okazis en iuj lokoj kaj epokoj. Abrahamo en la [[Biblio]] kaj en la [[Korano]] estas la ekzemplulo de la akceptema kaj lojala ricevanto de tiu sinmalkaŝo de Dio.
 
=== Personeco de Dio ===
 
La dio de abrahamaj religioj ne estas iu principo aŭ forto, kiu funkciigas aŭ klarigas la mondon, eĉ se Li povas ricevi tian filozofian interpreton. Li estas persono:
 
Linio 48 ⟶ 42:
 
=== Formoj de Pieco ===
 
La abrahamaj religioj prezentas sin kiel homajn respondojn al la parolo de tiu dio. Iliaj anoj ne nur kredas, ke tiu dio ekzistas; ili fidas Liajn instruojn kaj tion montras per sia vivmaniero. Tradiciaj piaj agoj estas interalie:
 
Linio 58 ⟶ 51:
* fastado
* almozdonado
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Abrahamaj religioj| ]]