Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

314 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Fiziko]] > [[Mezuro]] > [[Mezurunuo]] > Mejlo
----
'''Mejlo''' estas mezurunuo de [[longo]] por vojoj. La vorto devenas el la latina ''milia (passuum)'' t.e. ‘miloj da (paŝoj)’; la Roma mejlo estis la longo de mil (duoblaj, soldatmarŝaj) paŝoj, proksimume 1480 metroj. Origine la mejlo do estis iusence dekuma unuo, 10 × 10 × 10 paŝduopoj.
 
La esperanto vorto ''mejlo'' estas uzata kiel traduko de diversaj similaj vortoj alilingvaj (ekz. la angla ''mile'', la germana ''Meile'', la rusa ''milja миля''). Tra la historio, tiuj mezurunuoj havis tre malsamajn difinojn en diversaj regnoj, kaj ankaŭ ekzistis diversaj mejloj por uzoj mara kaj voja. Ĉiuj mejloj tamen indikis iun distancon inter unu kilometro kaj (iom pli ol) dek kilometroj.
Hodiaŭ la sekvaj difinoj restas aktualaj:
 
* La '''internacia mejlo''' estas la plej kutima mejlo, ligita al la [[SI]]-sistemo per la difino, ke unu [[colo]] egalas al 25,4 mm. Unu internacia mejlo egalas 1760 [[jardo]]jn aŭ 5280 [[futo]]jn aŭ 63 360 colojn, do precizeekzakte 1609,344 metrojn. Ĝiaj radikoj estas en la Brita mezursistemo.
 
* La '''usona termezura mejlo''' havas tre similan valoron: 6336/3937 km, aŭ proksimume 1609,3472187 [[metro]]j. Ĝi diferencas malmultege de la internacia mejlo: unu internacia mejlo egalas al 0,999 998 usonaj termezuraj mejloj (ekzakte).
 
* La '''internacia [[marmejlo]]''' egalas 1852 metrojn kaj estas uzata por aviado kaj navigado. Ĝi originis en la ''geografia mejlo'' egala al unu arkminuto (t.e. 60-ono de 360-ono) de la longo de la tera ekvatoro.
 
* La '''geografia mejlo''' estas difinita kiel unu arkminuto laŭ la ekvatoro de la tero, do proksimume 1855 metroj. Ĝi ne plu estas multe uzata, sed ĝi estas la origino de la internacia marmejlo.
 
* En [[Norvegio]] kaj [[Svedio]] oni uzas la vorton ''mil'' por distanco de dek kilometroj. Tion oni traduke precizigu adekvate (''sveda mejlo'', ''norvega mejlo'') aŭ prefere esprimu en kilometroj.
=== Historiaj mejloj diverslandaj ===
 
'''Romio'''
 
* la Roma mejlo, mil paŝduopoj, ĉ. 1480 m
 
'''Germanio'''
 
'''Francio'''
 
'''Svedio'''
 
* Laŭ regulo de la jaro 1665 unu sveda mejlo (''mil'') egalis 36 000 svedajn futojn, t.e. 10 689 metrojn. Ĝis la jaro 1699 la longo estis iom malsama en malsamaj partoj de la regno.
 
 
 
[[Kategorio:Mezurunuoj]]
[[Dosiero:Milepæl.JPG|thumb|left|180px|<!--Antikva <small>_Milepæl_mejloŝtono _fra_el _Holstebrokanten_Danio, uzita por marki distancojn de unu malnova Dana mejlo, t.e. _Frilandsmuseet_</small>7,532 -->km]]<br clear=all>
<br clear=all>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://ts.nist.gov/ts/htdocs/230/235/appxc/appxc.htm <!--(En _NIST_la ĜeneralaAngla.) (Baremoj,Tabeloj Baremas,pri Tabeloj,mezurunuoj Tabelas,kun Tabloj,detala Tablas)prezento depri (Unuoj,la Unuas)Brita kaj Usona sistemoj. El la Usona Instituto por Normoj dekaj MezuroTeknologio -->NIST
 
{{el}} http://www.pretvornik-enot.com <!-- _Pretvornik_ _merskih_ _enot_ -->
{{el}} http://ikar.sbb.spk-berlin.de/werkzeugkasten/sonderregeln/4_3.htm (En la Germana.) Listo de historiaj vojlongo-unuo el diversaj landoj, inkluzive de multaj antikvaj mejloj. La longoj estas, tre maloportune, donitaj en centimetroj.
{{el}} http://listserv.dartmouth.edu/scripts/wa.exe?A2=ind0108&L=nisus&T=0&F=&S=&P=42289 <!-- 'De (Kolimboj, Kolimbas) (Mezuras, Kriterioj, Kriterias, Mezuroj)' -->
{{el}} http://ikar.sbb.spk-berlin.de/werkzeugkasten/sonderregeln/4_3.htm <!-- _Längen_ _zahlreicher_ _historisch_ _benutzter_ _Meilen_ _weltweit_ -->
 
 
[[sl:Milja]]
[[sv:Mil]]
2 514

redaktoj