Tesaloniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 116:
 
== Historio ==
La [[Tesalonika reĝlando]] (en greka: Βασίλειο της Θεσσαλονίκης) estis nelongdaŭra krucisma ŝtato fondita post la [[Kvara Krucmilito]] sur la konkeritaj teritorioj el la [[Bizanca Imperio]]. La markizo Bonifacio de Montferrato, unu el la estroj de la Krucmilito, aĉetis la rajtojn el Venecio pri Tesaloniko, kie li establiĝis kiel reĝo. Bonifacio etendis sian regnon norden por inkludi Makedonion kaj suden por inkludi [[Tesalio]]n. Li estis sukcedita kiel reĝo en 1207 fare de sia infana filo Demetrio de Montferrato.
 
== Geografio ==
La urbo kuŝas ĉe la ebenaĵo formata de la riveroj Aliakmonas, Galikos kaj Aksios, kiu elfluas al la golfo Termaiko. La urbo situantas ĉe la fino de la valo de Ardar, ĉe la golfo de Tesaloniko, ĉe la Via Egnatia kiu konektis la akropolon kun la marbordo. Al Tesaloniko venas ankaŭ la ŝoseoj devenaj el Adriatika Maro, kiel Egnatia, kaj tiuj kiuj venas el [[Balkanio]]. Pro tio Tesaloniko iĝas la ĉefa [[havenurbo]] de Makedonio, anstataŭe de la ŝtopita [[haveno]] de Pella.