Ladislao la 2-a (Bohemio): Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto reganto}} '''Ladislao la 2-a''', ''Vladislaus'' aŭ ''Vladislav'' (ĉirkaŭ 1110 - 18a de Januaro 1174) estis Duko de Bohemio el 1140 kaj poste Reĝo..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:50, 17 feb. 2021
Ladislao la 2-a, Vladislaus aŭ Vladislav (ĉirkaŭ 1110 - 18a de Januaro 1174) estis Duko de Bohemio el 1140 kaj poste Reĝo de Bohemio el 1158 ĝis sia abdiko en 1173. Li estis la dua reĝo de Bohemio post Vratislav la 2-a, sed tio ne estis hereda titolo.
Ladislao la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Vladislav II. | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1110 en Bohemio | ||||
Morto | 18-an de januaro 1174 (64-jaraĝa) en Meerane | ||||
Tombo | Katedralo de Meißen vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Přemyslidoj vd | ||||
Patro | Vladislaus I vd | ||||
Patrino | Richeza of Berg vd | ||||
Gefratoj | Svatava of Bohemia • Henry of Bohemia • Děpold I of Jamnitz vd | ||||
Edz(in)o | Gertrude of Bochemia • Judith of Thuringia vd | ||||
Infanoj | Frederick, Duke of Bohemia • Přemysl Otakar la 1-a • Vladislaus III, Duke of Bohemia • Adalberto la 3-a de Bohemio • Agnes of Bohemia • Richza von Boehmen • Svatopluk Vladislavovich vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladislav estis la filo de Vladislav la 1-a kaj Richenza de Berg. Li estis edzo dufoje, unue de Gertrudo de Babenberg kaj poste de Judito de Turingio.
Li estis aventurema junulo. Senŝance surtroniĝi dum la regado de sia onklo Sobeslav la 1-a, li translokiĝis al Bavario.Li revenis post la morto de Soběslav en 1140 kaj kun la helpo de sia bofrato, la reĝo de Germanio, Konrado la 3-a, li estis elektita Duko de Bohemio fare de la Bohemia nobelaro kaj poste devis fronti plendojn pro tiu sukcedo. En 1147, Vladislav akompanis Konradon al la Dua Krucmilito, sed li haltis en Konstantinopolo kaj poste revenis.[1]
En Junio 1156 Vladislav kaj Frederiko Barbarossa, sukcedanto de Konrado interkonsentis, ke Vladislav partoprenos en la baldaŭa kampanjo de Frederiko al Italio kaj Frederiko plialitigos Vladislav al rango de reĝo.[2] Tio okazis en 1158, dum por la kampanjoj de 161, 1162, kaj 1167, Vladislav fidis la komandon de la ĉeĥa soldataro al sia frato Duko Děpold la 1-a de Jamnitz kaj al sia filo Frederick. En la 1160-aj jaroj li devis fronti krizon en Moravio kaj konfliktojn inter la episkopoj kaj la germana imperiestro.
Notoj
Bibliografio
- Freed, John B. (2016). Frederick Barbarossa: The Prince and the Myth. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-300-122763.
- Mahoney, William (2011). The History of the Czech Republic and Slovakia. ABC-CLIO. ISBN 978-0313363061.