Lingva imperiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Literaturo: Florian Coulmas, Language Expansion and Linguistic World Order, Mouton de Gruyter, 2003 - 183 paĝoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Al tio ligiĝas la tezo, ke tia privilegia rolo de unu lingvo sekvigas malavantaĝojn por alilingvaj individuoj, socioj kaj kulturoj.
 
Lingva imperiismo estas ofte vidata kiel interrilatanta kun la [[kultura imperiismo]]. La nocio estas aplikata en kulturpolitikaj kaj lingvosciencaj diskutoj ekde la fruaj 1990-aj jaroj, kiam ĝi komencis altiri la atenton de fakuloj pri aplikata lingvistiko, interalie fare de Robert Phillipson, kiu publikigis libron sub la sama titolo en 1992. Tiu libro kondukis al multe da debato pri la meritoj kaj mankoj de la teorio. Phillipson trovis atakojn al la lingva imperiismo ekde naziaj kritikoj kontraŭ la British Council kaj sovetiaj analizoj de la angla kiel lingvo de la monda kapitalismo kaj monda dominado. Por Walter Francini, "estus en tiu elekto granda avantaĝo por la loĝantoj de la lando, kies lingvo estus elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Due, kiu ajn nacia lingvo prezentas la malfacilaĵojn de ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ĝi estas"<ref>Walter Francini, Esperanto sen antaujuĵoj, 1978, Rio de Ĵaneiro</ref>
 
En la okuloj de kritikantoj "lingva imperiismo" , kiuj defendas la unuan rangon de la angla lingvo, estas politika slogano, kvazaŭ paralelaĵo de "kontraŭimperiismo". Oni pridisputas interalie, ĉu la tutmonda disvastiĝo de la angla estas atribuenda al altrudo de ĝi al nedenaskaj uzantoj ĉu al ĝia memvola alproprigo fare de ili.
 
==Anglalingva imperiismo==