Lingva imperiismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 12:
Laŭ profesoro Robert Phillipson lingva imperiismo estas "la dominado (de la angla lingvo), kiun pretendas kaj konservas influ-elito kaj daŭra reproduktado de strukturaj kaj kulturaj neegalecoj inter la angla kaj aliaj lingvoj".
 
Kvankam la fenomeno teorie koncernas iun ajn lingvon, tiuj kiuj uzas la esprimon nuntempe ĝenerale aplikas ĝin al la ĉefa reganta lingvo, precipe ekde 1945, la angla. Ĉi tiu lingvo ne estis trudita ĉefe pro siaj lingvaj kvalitoj ĉar, ekzemple, por la lingvisto Claude Hagège, "la angla estas tre malfacila lingvo". Ĝi aperis pro la teknologia antaŭeniro kaj ekonomia kaj politika superregado unue de Britio, due de Usono dum la lastaj du jarcentoj. La neneŭtralecon de la angla substrekas la fakto, ke nur [6 %] de la tuta homaro estas denaske angle parolantoj. Tio signifas, ke la aliaj 94% devus subiĝi al la lingva regado de eta malplimulto.
 
Ekzemploj de tio montriĝas en pluraj landoj de Azio, Afriko, Ameriko, Eŭropo, en ekonomio, internacia komerco, financo, scienco, esplorado, amas-komunikiloj ktp.
 
Ekzemple en Sud-Afriko, laŭ unu raporto, "eEzistasEkzistas multnombraj ekzemploj de situacioj en kiuj la registaro akcelas la anglan malfavore al la afrikansa kaj la aliaj naciaj lingvoj. La rezulto estas ke la pozicio de la afrikansa en lernejoj kaj universitatoj, daŭre reduktiĝas en la tribunaloj kaj en la kontakto kun oficialaj instancoj"<ref>(nederlanda) [[Afrikaans gehoord - opinie]] (Afrikansa aŭdata - opinio) Konsultita 25a aŭgusto 2016.</ref>.
 
== Literaturo ==