Nikolao Hohlov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
estas nenio suspektinda an la frazoj
Linio 2:
'''Nikolao HOHLOV''' ({{lang-ru|Хохлов Николай Иванович}}; naskiĝis en [[1891]] en [[Moskvo]]; mortis en [[1953]]) estis [[Esperanto-movado en Rusio|rusa esperantisto]] kaj esperantlingva poeto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en [[Zagrebo]].
 
Li esperantistiĝis en [[1905]]. Liaj unuaj poemoj aperis en [[1910]]. Li kontribuis al ''[[La Ondo de Esperanto]]'', ''[[Konkordo (gazeto)|Konkordo]]'', ''[[Literatura Mondo]]'', ''[[Heroldo de Esperanto]]'', ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'' kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn{{Lingvaĵo}}. Li tradukis el [[Angla lingvo|angla]], [[Rusa lingvo|rusa]] kaj [[Serba lingvo|serba]] lingvoj.
 
De [[1918]] ĝis [[1928]] li estis rifuĝinto kaj elmigranto en diversaj lokoj, precipe en [[Kroatio]]. Du jarojn dum la [[Dua mondmilito]] li vivis en [[Taŝkento]]. La reston de sia vivo li pasigis en [[Moskvo]]. Post [[1933]] li deflankiĝis de la Esperanto-movado.
 
Lia sola poemaro ''La Tajdo'' akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko{{Lingvaĵo}} en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas{{Lingvaĵo}} pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la [[esperantlingva literaturo]].
 
== Verkoj ==