Howard Carter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forigita misfamigita libro
Linio 3:
 
La laboron de H. Carter popularigis [[C. W. Ceram]] en siaj popularsciencaj verkoj pri [[arkeologio]], [[romano]]jn verkis [[Christian Jacq]] ([[Afero Tutanĥamono]]) kaj [[Phillipp Vandenberg]] ([[Reĝo el Luksoro]]).
 
En [[2001]] brita egiptologo [[Gerald O'Farrel]] publikigis [[libro]]n ''[[The Tutankhamun Deception]]'' ("Tutanĥamona Trompo"), en kiu li kulpigis ambaŭ virojn pri kolosa [[trompo]]. Laŭ li ili malkovris la [[kripto]]n jam en [[1914]] per subteraj [[koridoro]]j, kiuj kunigas la sistemon de kriptoj en la Reĝa Valo, kun helpo de la rabista [[familio]] [[El-Rassul]] forŝtelis 80% de la [[riĉaĵo]]j kaj nur poste aranĝis [[spektaklo]]n pri la [[malkovro]]. Ili sopiris ne nur [[mono]]n, sed ankaŭ [[gloro]]n de plej grandaj arkeologoj, plie la sensacio altigis la prezon de ĉio kelkoble.
 
La [[suspekto]]n vekis pluraj malkoincidaĵoj. Ĉiuj [[objekto]]j el la [[Tutanĥamona kripto]], kiuj nun troviĝas en la mondaj [[muzeo]]j, devus okupi ne nur negrandan kripton mem, sed ankaŭ [[antaŭĉambro]]n, kiu laŭ [[oficiala versio]] estis elrabita jam en la antikva tempo kaj plenigita per [[ŝtono]]j. En la rakontadoj de Carter estas kontraŭdiroj, kiuj pruvas, ke li mensogis en multaj [[afero]]j. Konserviĝis [[foto]] de [[ekranmuro]], kiun Carter detruis, kun mallertaj imitaĵoj de la [[egipta pentroarto]] (kial arkeologo detruis 3000-jaran [[muro]]n?). [[Inspektoro]]j trovis en lia laborejo kaŝitan [[statuo]]n, kiun li ne registris en [[katalogo]]. Li fanfaronis, ke li trovis ankaŭ [[papiruso]]jn kun [[teksto]]j pri la vivo de la juna faraono, sed tiujn li neniam publikigis, ktp.
 
== Eksteraj ligiloj ==