Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 1 088:
</div>
<!-- Message sent by User:Tiven2240@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Distribution_list/Global_message_delivery/Wikipedia&oldid=20421065 -->
 
== Aliĝo de ELiSo kiel Faka organizo de UEA / TEJO ==
 
Por 2021 estas plano (prezentita en la [[:meta:Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021|Jara plano]] kaj [https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpTHBZu6Sh8/edit Jara buĝeto]) membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
 
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane venos post pliklarigoj flanke de UEA.
 
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
* Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
* Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
* Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri aliĝo al UEA
* Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri aliĝo al TEJO
* Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
* Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion (Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
 
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en la retpoŝta fadeno en [[:mail:eliso|la dissendolisto de ELiSo]].
 
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
 
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
 
* ELiSo klare montros sian subtenon al la Esperanta komunumo
* ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence ankaŭ prestiĝo de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
* ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
* en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
* ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
* ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
 
Prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 20:39, 22 feb. 2021 (UTC)