Aksuma Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ )
+Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 1:
[[Dosiero:Jemeno en la jaro -100.svg|300px|eta|<center>la reĝlando kaj la samepokaj najbaraj regnoj ĉe la [[Ruĝa Maro]] kaj la [[Golfo de Adeno]] ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao]]
La '''Aksuma Reĝlando''' ([[geeza lingvo|geeze]]: መነገሠ ፡ አከሰመ) estis grava komerca reĝlando en la nordoriento de [[Afriko]] ĉe la marbordo de la Ruĝa Maro. Ĝi aperis en la praaksuma periodo ĉirkaŭ la 4-a jc. a.K kaj establiĝis en la [[1-a jarcento]]. Ĝi estis tre ligita al la komercado kun [[Hindio]] kaj kun la oriento de la [[Mediteraneo]]. En la tria jarcento, Aksumio komencis interveni en la sudo de [[Arabio]], kelkfoje kontrolante la okcidenton de la regiono [[Tihama]], inter aliaj. Fine de la [[3-a jarcento]] ĝi komencis eldoni sian propran monon. La profeto [[Mani]] konsideris ĝin kiel unu el la kvar plej potencaj ŝtatoj de la tiama mondo kune kun la [[Sasanidoj|Sasanida Imperio]], la [[Romia Imperio]] kaj [[Ĉinio]].
 
[[Dosiero:Ezana.jpg|eta|maldekstra|300px|<center>Aksuma monero kun la bildo de la reĝo [[Ezano]]]]
[[Dosiero:LocationAksumiteEmpire.png|300px|eta|<center>la Aksuma Reĝlando en sia pleja etendiĝo en la 4-a jarcento - helverde skiziĝas la historia [[periplo de la Eritrea Maro]]]]
En [[325]] aŭ [[328]] estis la dua ŝtato kiu konvertiĝis al [[kristanismo]] (nur post [[Armenio]]) sub la reĝo [[Ezano]] kaj ĝi estis la unua ŝtato kiu uzis la bildon de la [[kruco]] en siaj moneroj. En ĝia plej splendoro, Aksumio kontrolis la nordon de [[Etiopio]], [[Eritreo]], nordon de [[Sudano]], [[Ĝibutio]], okcidenton de [[Somalilando]], [[Jemeno]] kaj la sudon de [[Sauda Arabio]], kun ĉirkaŭ 1,25 milionoj da km². Post dua orepoko komence de la [[6-a jarcento]], ekiĝis ĝia dekadenco, ĉesante la moner-eldonadon komence de la [[7-a jarcento]]. Fine ĝi malaperis per la invado de la pagana aŭ juda reĝino [[Gudit]] (aŭ "Judit" aŭ "Esato") kiu ĉirkaŭ 976 subpremis la kristanan loĝantaron kaj sukcesis renversi la aksuman dinastion. Post tio sekvis obskura epoko pri kiu oni malmulte scias ĝis la apero de alia kristana dinastio, kun gvido de Zague kaj kiuj sukcese kontraŭbatalis ŝin.
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Aksumo]]