Akvarium: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
esperantigita parametro, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
'''Akvarium''' ([[rusa lingvo|ruse]]: Аквариум) estas [[Rusio|rusa]] [[rok-muziko|rok]]-grupo. Ĝin fondis en 1972 en [[Leningrado]] [[Boris Grebenŝĉikov]], studanto pri matematiko ĉe [[Leningrada Ŝtata Universitato]], kaj Anatolij GUNICKIJ, dram-verkisto kaj poeto.
 
[[Dosiero:Aquarium 2004-12-12 live in Mannheim.jpg|thumbeta|500px|Akvarium live (2004)]]
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, rok-muziko estis malpermesita en [[Sovetunio]]. Esceptoj estis nur kelkaj bandoj aprobitaj de la registaro. Tial Akvarium koncertis "subgrunde" en privataj loĝejoj. Oni rezignis pri [[amplifilo]]j, ĉar najbaroj povus pro bruo voki la policon. Tial estis tre intima etoso, simile al [[bardo|barda]] koncerto. Muzike influis la bandon interalie [[The Beatles]], [[Bob Dylan]] kaj [[David Bowie]], krome [[progresiva roko]] kaj [[regeo]]. La tekstoj havis plej diversajn temojn.
 
Antaŭ 1987 la grupo registris siajn diskojn en memfarita subgrunda studio; la diskon ''Radio Africa'' en 1983 oni faris en movebla registara studio, post subaĉeto de teknikisto. Malgraŭ la malfacilaj ĉirkonstancoj, la registraĵoj estis altkvalitaj. Laŭ la opinioj de multaj muzikŝatantoj la diskoj de 1980 ĝis 1987 estis la plej bonaj.
 
Ekde 1985 pro politikaj ŝanĝoj ''([[Glasnost]])'' eblis publike labori. Akvarium sukcese koncertis en grandegaj koncertejoj, aperis en ŝtata televido kaj registris muzikon por kinofilmoj. En 1987 ŝtata diskokompanio [[Melodija]] oficiale registris diskon ''Ravnodenstvie'' kaj disvendis pli ol milionon da ekzempleroj - grandega sukceso. Tamen la grupo poste disiĝis.
 
Boris Grebenŝĉikov faris du anglalingvajn diskojn kaj turneis kun diversaj muzikistoj. Ekde 1991 li denove produktis ruslingvajn diskojn. La bando unue nomiĝis BG-bando; poste ĝi alprenis la nomon Akvarium. La membraro de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis, nur Grebenŝĉikov ĉiam restis. Ĝi daŭre publikigas diskojn kaj koncertas ĉefe en eksa Sovetunio kaj orienta Eŭropo, sed ankaŭ inter rusaj elmigrintoj en Germanio, Israelo kaj Usono.
 
Malgraŭ stilaj kaj muzikistaj ŝanĝiĝoj la bando daŭre estas tre sukcesa. Ĝi multe turneas; malnovaj kaj novaj kantoj estas ofte luditaj en la radio; oni vendas multajn diskojn.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektojProjektoj}}
* [http://www.aquarium-web.com/ Aquarium on the Web] - oficiala paĝaro '''ankaŭ en Esperanto!'''
* [http://www.ikso.net/kantaro/Sub_Blua_Firmament' Sub blua firmament'] - Esperanta traduko de kanto
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Rusaj muzikaj grupoj]]