Tema-remaa dispozicio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
+kuliso, ligilo
Linio 9:
# Sur la tero (T) kuŝas ŝtono (R) (§6).
# Hodiaŭ (T) estas la dudek sepa (tago) de Marto (R) (§12).
 
== Pli fajna strukturo ==
En la tradicio de la Praga skolo oni plue apartigas ''ligilon'' kaj ''kulison''.
 
'''Ligilo''' (ruse {{lang|ru|связка}} = ligilo, kopulo), aŭ '''transiro''' (ĉeĥe {{lang|cs|tranzit}}) interligas la temon kaj la remaon, kaj ofte havas formon de verba grupo.
 
'''Kuliso''' estas kromtemo, precipe tia, kiu indikas tempan aŭ spacan cirkonstancon. Ekz‑e en la antaŭparolo de la [[Proverbaro]] Zamenhofo diras:
: En la jaro 1905 (T<sub>1</sub>) mia karmemora patro (T<sub>2</sub>) komencis la publikigadon de (L) kvarlingva frazeologio-proverbaro (T)…
 
Ĉi tie T<sub>2</sub> estas la ĉeftemo, T<sub>1</sub> estas la kuliso, L estas la ligilo.
 
== Perdemanda testo ==
En dialogo la remao de respondo estas tiu frazmembro, kiu rilatas al la demandovorto:
: — Kie estas la libro kaj la krajono?
: — La libro (T<sub>1</sub>) estas (L<sub>1</sub>) ''sur la tablo'' (R<sub>1</sub>), kaj la krajono (T<sub>2</sub>) kuŝas (L<sub>2</sub>) ''sur la fenestro.''<ref>[[Fundamenta Ekzercaro]], §6.</ref>
 
Oni ankaŭ povas respondi mallonge, per la nura remao:
: — Kie estas la libro?
: — Sur la tablo.
 
(Tio, interalie, demonstras kial utilas apartigi la ligilon, kiu ne trafas en la minimuman respondon.)
 
Por trovi la remaon en rakonta frazo oni rekonstruu la demandon, kiun tiu frazo devas respondi en la menso de la rakontanto.
 
== Komparo kun subjekto kaj predikato ==
Linio 21 ⟶ 44:
== Vortordo ==
 
La kutima vortordo estas: unue, la temo; poste, la remao. Tion ni vidas en la ĉi-supraj ekzemploj; la «libera» vortordo de Esperanto (samkiel tiu de la rusa, pola, hungara, [[Latino]], certagrade de la germana kaj ĉina) fakte estas la komunika ordo «temo → remao».
 
Cetere menciindas, ke en la lingvoj kie oni preferas meti la predikatan ĉefverbon frazofine (kiaj ekz‑e Latino aŭ la hungara) la preferata formo de la frazo estas T→R→L (la L estas la ĉefverba ligilo). Tamen Esperanto ne estas tia lingvo.
 
La lingvoj kun rigida vortordo gramatika (kiel la angla aŭ la franca) bezonas specialajn artifikojn por realigi la komunikan dispozicion.