Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 325:
:{{Por}} {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 17:29, 27 feb. 2021 (UTC)
:{{Por}} --[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 22:48, 27 feb. 2021 (UTC)
:{{komento}} La artikolo kaj ĝia nomo estas plurrilate problemaj, sed ĉiuokaze la titolon "Sveĉo" ni malaprobu. Estas rimarkinde, ke ne ekzistas multaj samtemaj artikoloj en aliaj Vikipediaj lingvoj.
 
::1. En la redaktoresumo de la nomŝanĝo, kiun faris [[Uzanto:Voboda|Voboda]], estas dirite: "''Voboda movis paĝon Slivo al Sveĉo: PIVa nomo''". Sed "Sveĉo" ja ne troveblas en PIV. Eble Voboda celis la vorton ''kveĉo''. PIV difinas: "kveĉ/o 🌾 Speco de pruno longe ovoida, de ruĝeta ĝis nigreta, manĝata ofte sekigita." Laŭ la priskribo en la artikolo Sveĉo/Slivo tio povus esti taŭga vorto, sed mi dubetas pri ĝia uzindeco. En la reto tamen troveblas eĉ reala uzo (maloftega) de "kveĉo".
 
::2. La Franca Vikipedio difinas la vorton "quetsche" (ŝajne la fonto de "kveĉo") kiel specon de pruno (''Pr. domestica ssp insititia''), sed tiu speco ne similas al ''Prunus domestica ssp domestica''. Ĉi tio estas nur unu ekzemplo pri konfuzebloj. Ankaŭ ne estas klare, kion vortaroj celas per la propono "slivo".
 
::3. "Slivo" ŝajnas esti pure vortarista inventaĵo, slavdevena. Similaj vortoj en la Slavaj lingvoj ŝajnas signifi simple "pruno" (ĉu mi iel miskomprenis?). Ĉu indas enkonduki tian vorton por tute aparta uzo en Esperanto, por signifi unu subspecion aŭ varion de pruno?
 
::4. La komenco de la artikola teksto estas vere konfuza, pli problema ol la titolo de la paĝo. Ĝi uzas la vorton "pruno" kun malsamaj signifoj (arbo, frukto de iu ajn prunarbo, frukto de certa speco de prunarbo). Estas dirite eĉ "La frukto tre similas al pruno", kvankam estas klare, ke ĝi ''estas'' pruno.
 
::5. Pli grave ol diskuti pri la titolo estus kunigi la artikolon kun la artikolo [[Pruno]] kaj tie diskuti pri eventualaj similecoj kaj diferencoj inter la varioj kaj subspecioj kaj enkonduki kaj diskuti la proponitajn nomojn. Se oni vere bezonas apartan nomon por la aĵo, kiun priskribas ĉi tiu artikolo, oni utiligu la efektive PIV-an vorton ''kveĉo''. Sed antaŭ tio estu certaj, kion la artikolo vere priskribas kaj kion vere celas la PIV-a difino kaj kion vere signifas la diverslingvaj nomoj de prunspecoj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 09:37, 1 mar. 2021 (UTC)
{{kontraŭ}} --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 09:37, 1 mar. 2021 (UTC) Temas pri speco de pruno, kaj oni metu la tekston en la jam ekzistantan artikolon [[Pruno]].
 
=== [[Arbo de vojaĝanto]] -> [[Ravenalo]] ===