Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 351:
: {{kontraŭ}} Mekaniko estas PIV-a vorto. La eksmodeco estas relativa kaj nekonfirmebla per certaj asertoj. Plej tiutemaj artikoloj en Vikipedio titoliĝas kun ko kaj ne kun ĥo. Artikoloj kun ĥo estas alidirektiloj kaj pri tiu artikolo oni vidu, ke iam estis verkita kun ko kaj iu anonimulo en 6 jan. 2008 dediĉis sin al ŝanĝo de la redaktado al ĥo. Eble kun tre bona intenco, sed anonime. Mi do forte malrekomendas alinomi la artikolon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 02:58, 2 mar. 2021 (UTC)
*{{komento}} kaj {{sindetena}} Mi ne rigardas la decidon tiel simpla. La Tekstaro donas 95 rezultojn por la serĉo ''mekanik*'' kaj 114 por ''meĥanik*''. Ne evidentas al mi, ke la unua formo estas ja eksmodiĝinta en la hodiaŭa Esperanto. Male, PIV montras la formon ''mekanik/'' kiel ĉefan. Mi persone preferas laŭeble uzi la ĥon kaj do mi ne oponus alinomigon, sed mi ne povus pravigi subtenon per io krom propra gusto. [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 03:12, 2 mar. 2021 (UTC)
:{{komento}} La aserto, ke ''mekaniko'' "jam delonge iĝis eksmoda kaj restas nur amuza spuro de tiu tempo" estas tiom amuza kaj kontraŭfakta, ke oni povas dubi pri seriozeco de la propono. Ambaŭ formoj estas daŭre abunde uzataj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:38, 2 mar. 2021 (UTC)