Alaverdi: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 monato
esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
{{informkestoInformkesto urbo|regiono-ISO=AM}}
'''Alaverdi''' ([[Armena lingvo|armene]]: '''Ալավերդի ''' ''Alaverdi'', antaŭe ''Manes'') estas [[urbo]] situanta en la nordoriento de la armena [[Provincoj de Armenio|provinco]] [[Lori]], ne for de la landlimo kun [[Kartvelio]]. Ĝi estas min-industria urbo kun ĉirkaŭ 13,000 loĝantoj. Antaŭe laŭ la censo de 1989 estis 26,300<ref>[http://armstat.am/file/doc/99485708.pdf Lori]</ref>. Ĝi troviĝas en la fundo de la riverkanjono Debed kaj estas unu el la komercaj kaj industriaj centroj de la distrikto.
 
== Etimologio ==
Historie, la areo ĉirkaŭ Alaverdi estis konata kiel ''Manasgomer'' aŭ ''Manic Gom'' dum la mezepoka periodo. Ekde la 17-a jarcento, la setlejo iĝis konata kiel Alaverdi, derivita de la nomo de turklingva turka tribestro ''Borçalı'' de la 17a jarcento, ''Allahverdi Mollaoğlu Tarĥan''<ref>{{citeCite web|url=http://ankakh.com/article/?id=8852/alavyerdi-tyeghanune-pyetq-e-djndjyel-syerundnyeri-hishvoghuthyunits|title=Ալավերդի տեղանունը պետք է ջնջել սերունդների հիշողությունից - ankakh.com|publisher=}}</ref>.
 
Tamen, Alaverdi estis formita kiel setlejo konata kiel '''Manes''' (de historia ''Manic Gom'') nur en 1899, kiam la kuprejo estis malfermita proksime al la vilaĝo ''Madan'' (nuntempe parto de Alaverdi) ĉe la norda periferio de la vilaĝo Sanahin kie konstruiĝis loĝkazernoj por gastigi la laboristojn de la kuprejo.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Monumento conmemorativo de Alaverdi.jpg|maldekstra|eta|Kunmemora monumento pri la unua kuprominejo de tuta Armenio.]]
[[Dosiero:Edificio clásico de Alaverdi.jpg|eta|maldekstre| Klasika konstruaĵo de lapasinta jarcento.]]
Elfoslaboroj faritaj en 1931 atestas, ke la regiono de nuntempa Alaverdi estis plej probable loĝata dum la unua duono de la dua jarmilo antaŭ Kristo. Poste la regiono fariĝis parto de la reĝlando [[Urarto]] inter la 8a kaj 6a jarcentoj a.K. Post la [[Aĥemenida Imperio|aĥemenida]] invado, la regiono fariĝis parto de la [[Armena satrapio|Satrapio de Armenio]]. Kun la establado de la [[Reĝlando Armenio]] en 331 a.K., la regiono iĝis parto de la kantono ''Dzorapor'' de la historia [[Gugarko]], la 13-a provinco de [[Granda Armenio]].
 
Post la dispartigo de Armenio en 387 inter la [[Bizanca imperio|Orientromia imperio]] kaj [[Sasanida Imperio|Sasanida Irano]], kaj la posta kolapso de [[Arsakida Dinastio|Arsakida Armenio]] en 428, [[Orienta Armenio]] inkluzive de Dzorapor-regiono falis sub la regado de Sasanida Imperio. En 658, Armenio estis konkerita de la arabaj invadantoj. Fine de la 9-a jarcento, Dzorapor fariĝis parto de la nove establita [[Bagratida Armenio]]. En 979, reĝo Kiurike la 1-a fondis la [[Loria reĝlando|Reĝlandon Taŝir-Dzoraget]] (alternative konata kiel la reĝlando Lori) sub la regado de la Kiurikida dinastio kaj la protektorato de la bagratidaj reĝoj de Armenio. La kiurikidoj regis la reĝlandon ĝis 1118 kiam Taŝir-Dzoraget fariĝis parto de la [[Kartvela reĝlando]]<ref>{{citeCite book|last=Suny|first=Ronald Grigor|title=The Making of the Georgian Nation|year=1994|publisher=Indiana University Press|location=Bloomington|isbn=9780253209153|pages=55–56|authorlink=Ronald Grigor Suny}}</ref> In 1801, together with the Georgian provinces of Kartli and Kakheti, Lori was annexed by the [[Russian Empire]].<ref name="Matevossian"/>.
 
La [[selĝukoj]] invadis la regionon komence de la 12-a jarcento, sed ilia regado ne daŭris longe kaj en 1118-1122 la kartvela reĝo [[Davido la 4-a de Kartvelio|Davido la Konstruanto]] konkeris Lori kaj donis la regadon al la kartvela-armena dinastio [[Orbeljan]]. Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj, kaj kun la establado de la monaĥejoj de [[Haghpat]] kaj [[Monaĥejo Sanahin|Sanahin]] kaj la [[Odzun (preĝejo)|Preĝejo Odzun]], la nuntempa regiono Alaverdi fariĝis elstara centro de [[Kulturo de Armenio|armena kulturo]], teologio kaj scienco. Fakuloj kiel [[Hovhannes Imastaser]], Grigor Tuteordi, Davit Kobajreci, [[Grigor Magistros]] laboris en ĉi tiuj monaĥejoj. Tamen, la regiono estis detruita per la mongola invado de 1236, kaj la Zakarida dinastio malaperis antaŭ la dua duono de la 14-a jarcento.
 
En majo 1918, Lori iĝis parto de la [[Armena Demokratia Respubliko|Respubliko Armenio]]. Malfrue en 1918, Armenio kaj [[Kartvelio]] militis pro la posedo de la regiono [[Lori]]. En januaro 1919, la Lori-neŭtrala zono estis establita fare de la britaj trupoj. Post sovetia armenio en decembro 1920, Lori, inkluzive de Manes, estis fine enmetita en sovetian Armenion la 11-an de februaro 1921.
 
Sub la sovetia regado, la unua ĉefa plano de ''Manes'' estis enkondukita en 1929-1930 de arkitekto Mikajel Mazmanjan. Manes estis renomita ''Alaverdi'' en 1935 kaj donis la statuson de urbotipa setlejo en 1938 por iĝi la centro de ''Alaverdi-Rajono''. Kun la laŭpaŝa progreso de la urbo kiel grava industria centro de sovetia Armenio, la ĉefa plano de la urbo estis reviziita kaj disvolvita en 1946 de arkitekto Hrajr Isabekjan por akiri sian nunan socialisman industrian aspekton. Inter 1959 kaj 1962, surbaze de la projekto de arkitekto Levon Ĉerkezjan, la suda duono de la urbo estis konstruita en la altebenaĵo Sanahin ĉe la dekstra bordo de la rivero [[Debed]].
Post la sendependeco de Armenio en 1991, Alaverdi estis inkluzivita ene de la nove formita provinco Lori, laŭ la administraj reformoj de 1995. La municipa komunumo Alaverdi inkluzivas ankaŭ la proksiman kamparan setlejon Akner. Konsiderata kiel unu el la ĉefaj industriaj fabrikoj en la regiono, la kuprejo Alaverdi estas nuntempe funkciigita de la kompanio ACP ekde sia privatigo en 1997.
 
== Geografio kaj klimato ==
[[Dosiero:Entrada a Alaverdi.jpg|thumbeta| 250px|Enirejo al Alaverdi kaj ĝia verda montara pejzaĝo.]]
Alaverdi estas ĉe la bordo de la rivera kanjono Debed 1000 metrojn super la marnivelo, ĉirkaŭita de altaj montoj kaj verdaj arbaroj. La rivero [[Debed]] fluas tra la centro de la urbo dividante ĝin en 2 partojn. La pli malnova norda duono de Alaverdi estas en la kanjono Debed, kaj la pli nova suda duono de la urbo estas sur la altebenaĵo Sanahin. Ĝi estas ĉirkaŭita de grandaj vilaĝoj inkluzive de Sanahin sudoriente, Haghpat oriente, Akori okcidente, kaj [[Odzun]] sudokcidente. La montoj Somĥeti dominas super la urbo de la nordo kaj la nordokcidento dum la Pambak-montoj dominas de la sudo kaj la sudokcidento. La pinto Lalvar kun alteco de 2544 metroj estas ĉe la nordokcidento de la urbo.
 
== Demografio ==
[[Dosiero:Alaverdi Armenia 2.jpg|250px|thumbeta|Sovetepokaj konstruaĵoj.]]
 
=== Loĝantaro kaj etnoj ===
Alaverdi estas ĉefe loĝata de etnaj armenoj kun malgranda greka komunumo, kiu iam estis konsiderata la plej granda en Armenio. La grekoj en Armenio parolas la [[Ponta greka lingvo|pontan dialekton]] kaj ili regas kaj la armenan kaj la rusan.
 
La kvartalo ''Madan'' de Alaverdi havis grandan grekan komunumon dum la sovetia periodo.
 
Jen la demografia templinio de Alaverdi ekde 1916<ref>{{citeCite book|last1=Asatryan, Arakelova|first1=Garnik, Victoria|title=The Ethnic Minorities of Armenia}}</ref>
:
{| class="wikitable"
|}
 
=== Religio ===
[[Dosiero:Iglesia de Alaverdi1.jpg|maldekstra|thumb |250px|Preĝejo de Alaverdi.]]
La plimulto de Alaverdi estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la [[Armena Apostola Eklezio]]. La reguliga korpo de la eklezio estas la [[Diocezo de Gugark]], estrita de ĉefepiskopo Sebuh Ĉulĝjan (sidejo en [[Vanadzor]]).
 
== Kulturo ==
[[Dosiero:Teleférico de Alaverdi.jpg|thumbeta|maldekstre | 250px|Forlasita telfero de Alaverdi.]]
La urba teatro Alaverdi fondita en 1932 de Armen Armenjan estas inter la plej signifaj teatroj de Armenio, kiuj produktis multajn eminentajn artistojn.
 
La Alaverdia tradicia muziko-bando formiĝis en 1937 kaj travojaĝis tra la sovetiaj ĉefaj urboj. La bando koncertis ankaŭ en Germanio, Francio kaj Belgio. La urbo ankaŭ havas draman teatron kaj ĝi konsistas el granda teatra halo kaj granda publika biblioteko.
 
La [[Nacia Galerio de Armenio]] malfermis sian filion Alaverdi en 1987. En 1997 estis malfermita la kultura palaco Alaverdi. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la publika biblioteko de la urbo. Alaverdi estas hejmo de muzika akademio nomita laŭ Romanos Melikjan, same kiel 3 lernejoj de kun totalo de 600 studentoj<ref>{{citeCite web|url=http://www.acp.am/en/news/15.htm|title=News|publisher=}}</ref>.
 
=== Historiaj monumentoj ===
[[dosieroDosiero:Odzun-church-south.jpg|250px|eta|Preĝejo de [[Odzun]]]]
La areo ĉirkaŭ Alaverdi estas riĉa kun historiaj monumentoj kaj natura vivo. Multaj specimenoj de la armena arkitektura heredaĵo situas proksime de la urbo inkluzive de:
 
* Monaĥejo Sankta Johano de Ardvi, 8a-13a jarcentoj,
* Kastelo Kajcon de la 10-a jarcento situanta proksime al la bordoj de la rivero Debed,
* Fortikaĵo Kajan, konstruita de reĝo [[Aŝoto la 3-a|Aŝoto Jerkat]] en la 10-a jarcento proksime de Alaverdi.
* [[Monaĥejo Sanahin]] de la 10-a jarcento,
* Monaĥejo [[Haghpat]] de la 10-a jarcento,
La plej proksima flughaveno al Alaverdi estas la Flughaveno Stepanavan (nuntempe rekonstruata) situanta 51 km okcidente de la urbo.
 
== Ekonomio ==
[[Dosiero:Industria del cobre.jpg|250px|thumbeta|Kuprofandejo de Alaverdi.]]
Dum la kartvela regado super Alaverdi-regiono, la ''Alaverdi Kupro-Fandejo'' estis fondita en 1770, laŭ la ordo de kartvela reĝo [[Irakli la 2-a]]. Fine de la 19-a jarcento, la regiono prosperis per la kreskantaj rusaj kaj francaj investoj en metalurgia komerco. En 1903, la kvanto de kupro produktita en Alaverdi-regiono faris ĉirkaŭ 13% de la totala kupro-produktado en la [[Rusia Imperio|Rusa Imperio]].
 
 
== Sporto ==
[[Dosiero:Estadio de Alaverdi.jpg|250px|thumbeta|Stadiono de Alaverdi.]]
Alaverdi estas unu el la ĉefaj sportaj centroj en Armenio. En 1936, la Futbala Klubo de Alaverdi partoprenis la pli malaltajn nivelojn de la unua sovetia futbala ĉampioneco, reprezentante la [[Armena Soveta Socialisma Respubliko|Armenan SSR]].
 
 
== Referencoj ==
 
{{Commons|Category:Alaverdi}}
 
167 700

redaktoj