Albatrosoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-mortaj +mortintaj)
formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 24:
La '''albatrosoj''' estas grandaj [[marbirdoj]] de la familio de '''diomedeedoj''' kiu rekte rilatas al [[petrelo]]j, [[fulmaro]]j kaj [[pufino]]j de la ordo [[Procelarioformaj]]. Ili vivas en Sudaj Oceanoj kaj Norda Pacifiko, sed ne en Norda Atlantiko, kie ja aperas [[fosilio]]j, kiuj pruvas, ke iam ili estis tie. Albatrosoj estas inter la '''plej grandaj''' flugantaj birdoj; la grandaj albatrosoj de genro ''Diomedea'' havas la plej grandan enverguron inter birdoj - nome ĝis 3,7 metroj.
 
Albatrosoj estas tre efikaj en aero, uzante toboganadon por kovri grandajn distancojn per malmulta energispezo. Ili manĝas [[kalmaro]]jn, [[fiŝo]]jn kaj [[krilo]]n ĉu kadavraĵe, surface aŭ perplonĝe. Albatrosoj estas [[Marbirda kolonio|kolonia]], kaj nestumas ĉefe sur malproksimaj oceanaj insuloj, ofte kun kelkaj aliaj specioj nestumantaj kune. La parligoj inter maskloj kaj inoj formiĝas por kelkaj jaroj, kaj ili uzas 'ritigitajn dancojn', dum la ligo daŭras dum la vivo de la paro aŭ almenaŭ de unu el ili. La [[reprodukta sezono]] povas daŭri unu jaron el la ovodemeto al la [[elnestiĝo]], per ununura [[ovo]] demetita en ĉiu reprodukta klopodo. [[Lajsana albatroso]], nome "Wisdom" en Midvejo estis agnoskita kiel la plej aĝa natura birdo en la mondo; ŝi estis unuafoje ringita en 1956 de [[Chandler Robbins]].<ref>{{citeCite web|last=Pattison|first=Darcy|title=Wisdom, the Midway Albatross|url=http://albatross.darcypattison.com|work=Wisdom, the Midway Albatross: Surviving the Japanese Tsunami and other Disasters for Over 60 Years|publisher=Mims House}}</ref>
 
El 21 specioj de albatrosoj agnoskitaj de la [[IUCN]], 19 estas minacataj al [[formorto]]. Nombroj de albatrosoj malpliiĝis pasintece pro kolektado por [[plumo]]komerco, sed nune la albatrosoj estas minacataj de [[enmetitaj specioj]], kiaj [[rato]]j kaj sovaĝiĝintaj [[kato]]j kiuj atakas ovojn, idojn kaj nestumantajn plenkreskulojn; de [[poluado]]; pro grava malpliiĝo en la fiŝkvanto en multaj regionoj ĉefe pro [[troa fiŝkaptado]]; kaj pro [[multhokado]]. Multhokadaj fiŝkaptejoj metas la plej grandan minacon, ĉar manĝantaj birdoj estas allogitaj de la allogaĵo, iĝas hokokaptitaj kaj droniĝas. Identigitaj respondecaj instancoj kiaj registaroj, konservadismaj organizoj kaj stabanaro de la fiŝkaptada industrio teorie kunlaboras por malpliigi la suferadon de albatrosoj kiel [[aldona kaptado]].
Linio 72:
 
[[Dosiero:Phoebastria albatrus1.jpg|eta|dekstra|Ekflugo estas unu el ĉefaj fojoj kiam albatrosoj uzas flugilfrapadon, kaj estas la plej energie postula parto de veturo.]]
La albatrosoj kunuzas tiun lertan suprenirantan flugmetodon kun [[veterprognozo]]. Kiam ili flugas en la [[suda hemisfero]] norden, ili faras tion laŭ horloĝmontrila direkto; kiam ili veturas suden, ili flugas inverse.<ref name="tick">Tickell, W.L.N. (2000). ''Albatrosses''. Sussex:Pica Press, ISBN 1-873403-94-1</ref> Ili tiom bone sen energieluzo flugas, ke ilia korbatado samas dumfluge kaj dumripoze. Ili penas ne por distanco, sed plie nur por ekflugo, haltigado aŭ kaptado.<ref>{{cite journal | doi = 10.1098/rspb.2000.1223 | last1 = Weimerskirch | first1 = H | last2 = Guionnet | first2 = T | last3 = Martin | first3 = J | last4 = Shaffer | first4 = SA | last5 = Costa | first5 = DP.| year = 2000 | title = Fast and fuel efficient? Optimal use of wind by flying albatrosses | journal = Proc Biol Sci | volume = 267 | issue = 1455| pages = 1869–74 | pmid = 11052538 | pmc = 1690761 }}</ref> Estas komuna supozo, ke albatrosoj povas dormi dumfluge, kvankam ne estas pruvaro akirita.<ref>{{citeCite web|url=http://www.onlinemathlearning.com/animalfacts-albatross.html|title=Animal Facts – Albatross: Do albatrosses sleep while flying?|work=OnlineMathLearning.com|accessdate=6a Aprilo 2012}}</ref>
 
Ili dependas tiom el veter- kaj ventkondiĉojn, ke se hazarde ili venas for de siaj vivzonoj, penas poste por reveni kaj restas kvazaŭ eksile en tiu fora regiono. Tiele unu konata ekzemplero de [[Nigrobrova albatroso]] restis dum jardekoj en [[Norda Atlantiko]] kaj eĉ revenis multajn jarojn al sula skota kolonio malsukcese klopodante reproduktiĝi senpare.
Linio 78:
Tiu efika longdistanca veturado respondecas pri la albatrosa sukceso kiel longdistanca manĝanto, kiu kovras grandajn distancojn kaj uzas malmultan energion serxcante dise distribuatajn manĝoresursojn. Ties adaptado al glitada flugo faras ilin dependaj el vento kaj ondoj, tamen, ĉar ties longaj flugiloj estas kongruaj al pova flugo kaj al plej specioj mankas la muskoloj kaj energio por entrepreni daŭran flugilfrapadon. Albatrosoj en trankvilaj maroj estas devigitaj resti sur la oceana surfaco ĝis la vento pelas ilin denove. La nordpacifikaj albatrosoj povas uzi flugmanieron konata kiel flap-glitado, kiam la birdo antaŭflugas per eroj da flugilfrapado sekve de glitado.<ref name="war">Warham, J. (1996). ''The Behaviour, Population, Biology and Physiology of the Petrels''. London:Academic Press, ISBN 0-12-735415-8</ref> Por ekflugo, albatrosoj bezonas kureti supren por havigi sufiĉe da aero por movi siajn flugilojn kaj atingo [[levoforto]]n.<ref name="tick"/>
 
La dinamika ŝvebado de albatrosoj inspiris aviadilajn dezajnistojn; [[Germanoj|germana]] aviadila inĝeniero Johannes Traugott kaj liaj kolegoj kopiis la albatrosan flugmanieron kaj serĉas vojojn por apliki tiun al aviado, ĉefe en la fako de senhomaj avioj.<ref>{{citeCite web| title=Albatross's Effortless Flight Decoded—May Influence Future Planes | author=Daniel Stone| publisher=National Geographic| url=http://news.nationalgeographic.com/news/2012/09/120912-albatross-flight-airplane-design-traugott-science/| date=7a Septembro 2012}}</ref>
 
=== Distribuado kaj teritorioj mare ===
{{viduVidu ankaŭ|Listo de albatrosaj reproduktaj lokoj|Listo de Procelarioformaj laŭ populacio}}
[[Dosiero:Diomedeidae distribution.png|eta|maldekstra|250px|Tutmonda distribuado de albatrosoj tra la mondo (purpure).]]
Plej albatrosoj havas teritoriojn en la suda hemisfero el [[Antarkto]] al [[Aŭstralio]], [[Sudafriko]] kaj [[Sudameriko]]. La esceptoj al tio estas la kvar nordpacifikaj albatrosoj, el kiuj tri loĝas nur en la Norda Pacifiko, el Havajo al Japanio, Kalifornio kaj Alasko; kaj unu el ili nome la [[Vagalbatroso]], reproduktiĝas en [[Galapagoj]] kaj manĝas ĉe la marbordoj de Sudameriko. La bezono por vento kiu ebligu ties glitadon estas la tialo kial albatrosoj estas ĉefe limigitaj al pli altaj latitudoj; ĉar estas netaŭgaj por daŭra flugilfrapado tio malfacilas ties trapasadon de trankvilaj oceanaj areoj. La escepto estas la Vagalbatroso, kiu kapablas vivi en la akvoj ĉe [[Ekvatoro]] ĉe Galapagoj pro la marlvarmaj akvoj de la [[Humboldta Marfluo]] kaj la rezultaj ventoj.<ref name = "Brooke"/>
Linio 101:
Kvankam plej ofte ili sin nutras surface, kelkaj albatrosoj, kiel nigruloj de la genro ''[[Phoebetria]]'', merĝas elaere iomete por kaptado.
 
La dieto de aliaj specioj, kiaj la [[Nigrabrova albatroso]] aŭ la [[Grizkapa albatroso]], estas riĉa ĉae la plej malgrandaj specioj de kalmaroj tendencas sinki postmorte, kaj tiele kadavraĵomanĝo de tiaj kalmaroj ne ludas gravan rolon en sia dieto.<ref name = "Brooke"/> Ankaŭ la [[Vagalbatroso]] estis observita praktikanta [[kleptoparazitismo]]n, per ĉikanado al [[sulo]]j por ŝteli ties manĝon, kio faras ĝin la ununura membro de sia ordo kiu faras tion regule.<ref>{{citeCite journal|last=Spear|first=Larry |coauthors=David G. Ainley|year=1993|title=Kleptoparasitism by Kermadec Petrels, Jaegers, and Skuas in the Eastern Tropical Pacific: Evidence of Mimicry by Two Species of ''Pterodroma''|journal=The Auk|volume=110|issue=2|pages=222–233 |jstor=4088550 }}</ref>
 
Ĝis ĵuse oni supozas, ke albatrosoj estis ĉefe surface manĝanotj, pernaĝe surface kaj kaptante kalmarojn kaj fiŝojn pelitajn el la surfaco fare de marfluo, predantoj aŭ morto. Disvolvigo de modernaj profundoregistriloj, kiuj registras maksimumajn plonĝoprofundojn de birdo, montris, ke dum kelkaj specioj, kiel la [[Vagalbatroso]], ne plonĝas pli profunde ol unu metron, kelkaj specioj, kiaj la [[Heldorsa albatroso]], havas ĉefan plonĝoprofundojn de preskaŭ 5&nbsp;m kaj povas plonĝi tiom profunde kion ĝis 12.5&nbsp;m.<ref>{{cite journal | last1 = Prince | first1 = P.A. | last2 = Huin | first2 = N. | last3 = Weimerskirch | first3 = H. | year = 1994 | title = Diving depths of albatrosses | journal = Antarctic Science | volume = 6 | issue = 3| pages = 353–354 |doi = 10.1017/S0954102094000532}}</ref> Aldone al la surfaca manĝo kaj plonĝo, ili estis observataj ankaŭ plonĝante el aero por katpi predon.<ref>{{cite journal | last1 = Cobley | first1 = N.D. | year = 1996 | title = An observation of live prey capture by a Black-browed Albatross ''Diomedea melanophrys'' | url = http://www.marineornithology.org/PDF/24/24_10.pdf | format = PDF | journal = Marine Ornithology | volume = 24 | pages = 45–46 }}</ref>
Linio 137:
Albatrosoj estis priskribitaj kiel "plej legendaj el ĉiuj birdoj".<ref name="delhoyo"/> Albatroso estas centra simbolo en ''[[The Rime of the Ancient Mariner]]'' de [[Samuel Taylor Coleridge]]; kaptiva albatroso estas ankaŭ [[metaforo]] de [[fipoeto]] en poemo de [[Charles Baudelaire]]. Fakte el la poemo de Coleridge derivas la uzado de la albatroso kiel [[metaforo]]; iu kun ŝarĝo aŭ baro estas aludita kiel havanta 'albatroson ĉirkaŭ sia kolo', nome la puno uzita en la poemo por la maristo kiu estis mortiginta la albatroson. Parte pro la poemo, estas disvastigata [[urba legendo|mito]] ke (ĉiuj) maristoj konsideras katastrofo pafmortigi aŭ damaĝi albatroson; vere maristoj regule mortigis kaj manĝis ilin,<ref name = "Brit"/> ekz., kiel rakontis [[James Cook]] en 1772. Aliflanke oni informis, ke maristoj kaptis la birdojn, sed supozebye liberigis ilin poste;<ref name="AICH">El la retejo de la hornakaba organizo ''caphorniers.cl'': [http://www.caphorniers.cl/historia_insig/hystory_amicale.htm A.I.C.H. Emblem.] (konsultita 24a Februaro 2011). Sintezo de artikolo verkia de la Internacia Ĝenerala Sekretario de A.I.C.H., kapitano Roger GHYS, kiel publikita en LE COURRIER DU CAP N°3 de Decembro, 1999. De Admiralo Roberto BENAVENTE, Prezidento, Ĉilia Sekcio AICH</ref> ebla tialo estas ke albatrosoj estis ofte konsiderataj la animoj de perditaj maristoj,<ref>Eyers, Jonathan (2011). ''Don't Shoot the Albatross!: Nautical Myths and Superstitions''. A&C Black, London, UK. ISBN 978-1-4081-3131-2.</ref> kaj tiele ties mortigo supozeble povus alporti malbonan sorton.<ref name="AICH"/> La kapo de albatroso estante kaptita per hoko estas uzata kiel simbolo de la hornakabuloj, tio estas maristoj kiuj estis ĉirkaŭintaj la defion de la [[Horna Kabo]] per ŝarĝoŝipoj; kapitanoj de tiaj ŝipoj eĉ ricevas la titolon "albatrosoj" en la the hornakaba organizo.<ref name="AICH"/>
 
La [[maorioj]] uzis la flugilostojn de albatrosoj por ĉizi [[fluto]]jn.<ref>{{citeCite journal|last=Mclean|first=Mervyn|title=A Chronological and Geographical Sequence of Maori Flute Scales|journal=Man|year=1982|volume=17|issue=1|pages=123–157 |jstor=2802105|doi=10.2307/2802105}}</ref>
 
=== Birdorigardado ===
Linio 157:
Sciencistoj kaj konservadistoj (ĉefe [[BirdLife International]] kaj ties partneroj, kiuj administris la kampanjon Savu Albatroson) laboras ĉe registaroj kaj [[fiŝkaptisto]]j por trovi solvojn al la minacoj kiujn albatrosoj fruntas. Teknikoj kiaj muntado de multhokadaj ilaroj kun allogaĵo nokte, farbado de la allogaĵo blue por eviti ties trovo fare de albatrosoj, meti la allogaĵon subakve, pliigi la pezon ĉe la ilaro kaj uzado de birdotimigiloj povas malpliigi la nombrojn de marbirdoj mortigitaj aŭ vunditaj pro [[aldona kaptado]].<ref>Food and Agriculture Organisation (1999) [http://www.fao.org/documents/show_cdr.asp?url_file=/DOCREP/005/W9817E/W9817E00.HTM "The incidental catch of seabirds by longline fisheries: worldwide review and technical guidelines for mitigation"]. FAO Fisheries Circular No. 937. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome.</ref> Ekzemple, kunlabora studado inter sciencistoj kaj fiŝkaptistoj en [[Novzelando]] sukcese testis subakvan ilaron por multhokadaj fiŝkaptejoj kiuj metas la allogaĵon for de la atingo de la vundeblaj albatrosaj specioj.<ref>{{cite journal | doi = 10.1080/00288330.2000.9516947 | last1 = O'Toole | first1 = Decland | last2 = Molloy | first2 = Janice | year = 2000 | title = Preliminary performance assessment of an underwater line setting device for pelagic longline fishing | url = http://www.rsnz.org/publish/nzjmfr/2000/36.pdf | format = PDF | journal = New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research | volume = 34 | issue = 3| pages = 455–461 }}</ref> La uzado de kelkaj el tiuj teknikoj por la fiŝkaptado de [[Patagonia dentofiŝo]] ĉe la [[Falklandoj]] ŝajne malpliigis la nombrojn de [[Nigrabrova albatroso|Nigrabrovaj albatrosoj]] kaptitaj de la ŝiparo en la lastaj 10 jaroj.<ref>{{cite journal | doi = 10.1071/MU03002 | last1 = Reid | first1 = A.T. | last2 = Sullivan | first2 = B.J. | last3 = Pompert | first3 = J. | last4 = Enticott | first4 = J.W. | last5 = Black | first5 = A.D. | year = 2004 | title = Seabird mortality associated with Patagonian Toothfish (''Dissostichus eleginoides'') longliners in Falkland Islands waters | journal = Emu | volume = 104 | issue = 4| pages = 317–325 }}</ref> Konservadistoj laboris ankaŭ en la kampo de [[insula restaŭrado]], forigante enmetitajn speciojn kiuj minacas la indiĝenan naturon, kio protektas albatrosojn el enmetitaj predantoj.
 
Grava paso al protektado de albatrosoj kaj de aliaj [[marbirdoj]] estas la [[traktato]] de 2001 pri [[Traktato pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj|Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj]], kiu ekvalidiĝis en 2004 kaj estis ratifita de 13 ŝtatoj, nome [[Aŭstralio]], [[Argentino]], [[Brazilo]], [[Ĉilio]], [[Ekvadoro]], [[Novzelando]], [[Hispanio]], [[Sudafriko]], [[Francio]], [[Peruo]], [[Urugvajo]] kaj [[Britio]].<ref>{{citeCite web|last=Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels|title=Parties To ACAP|url=http://www.acap.aq/resources/parties-to-acap|work=Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels|accessdate=22a Januaro 2011}}</ref> La traktato postulas el tiuj landoj entrepreni specifan agadon por malpliigi la aldonan kaptadon, la poluadon kaj por forigi enmetitajn speciojn el la reproduktejaj insuloj.<ref>{{citeCite web|last=ACAP|title=Amended, Third Session of the Meeting of the Parties|url=http://www.acap.aq/instruments/download-document/1191-acap-agreement|work=Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels|accessdate=22a Januaro 2011|year=2009}}</ref>
 
== Genroj kaj specioj ==
Linio 189:
** [[Heldorsa albatroso]] ''Phoebetria palpebrata''.
{{-}}
 
== Referencoj ==
{{Referencoj|2}}
Linio 214 ⟶ 215:
{{Elstara|2013|09|05}}
{{ADLS|2013|40}} <!-- kaj de semajno 41 -->
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Albatrosoj| ]]