Internacia Fonetika Asocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
artikoleto
 
Plena traduko de la anglalingva artikolo.
Linio 1:
La '''Internacia Fonetika Asocio''' (IFA) estas organizaĵo kiu akcelas la sciencan studon de fonetiko kaj la diversajn praktikajn uzojn de tiu scienco. La plej granda kontribuo de la IFA estas la [[Internacia Fonetika Alfabeto]]--norma ortografio por la fonetika alskribo de ĉiuj lingvoj. La mallongigon IFA oni uzas kaj por la Asocio kaj por la Alfabeto. La Asocio ankaŭ publikigas la ''Journal of the International Phonetic Association'' (''Ĵurnalo de la Internacia Fonetika Asocio'').
La '''Internacia Fonetika Asocio''' estas sciencasocio pri [[fonetiko]], branĉo de [[lingvistiko]] kiu pritemas la prononcon.
 
==Historio==
Plej grave, ĝi kreis la [[Internacia Fonetika Alfabeto|Internacian Fonetikan Alfabeton]].
En [[1886]], en [[Parizo]], grupeto de lingvinstruistoj kreis asocion por akceli la uzadon de fonetika skribo en lernejoj por helpi infanojn akiri pli bone la elparolojn de fremdaj lingvoj kaj ankaŭ por plifaciligi legan instruadon por infanoj. La grupo, kies estro estis [[Paul Passy]], unue nomiĝis ''Dhi Fonètik Tîcerz' Asóciécon'' (la ''FTA''). Dum januaro 1889, la nomo de la Asocio ŝanĝiĝis al ''L'Association Phonétique des Professeurs de Langues Vivantes (AP)'', kaj fine, en 1897, al ''L'Association Phonétique Internationale (API)'' -- esperante, la ''Internacia Fonetika Asocio (IFA)''.
 
Ĉirkaŭ 1914 la organizaĵo havis sian plej grandan anaron kaj influon inter instruistoj, kiam estis 1751 IFA-anoj loĝantaj en 40 landoj. La [[Unua Mondmilito]] kaj la sekvantaj okazoj severe disrompis la Asocion, kaj la Ĵurnalo ne republikiĝis ĝis la jaro 1922.
*http://www.arts.gla.ac.uk/ipa/ipa.html (angle)
 
==Evoluo de la Alfabeto==
La unua celo de la grupo estis krei fonetikan simbolaron al kiu diferencaj artikulacioj povis apliki, tiel ĉiu lingvo havus alfabeton speciale taŭgan por priskribi la sonojn de la lingvo. Fine ili decidis ke universala alfabeto, kun la samaj simboloj uzataj kiel la samaj sonoj en malsamaj lingvoj estus la idealo, kaj la evoluo de la Internacia Fonetika Alfabeto rapide progresis ĝis la komenciĝo de la [[20-a jarcento]]. Ekde tiam, la Alfabeto ŝanĝiĝis multfoje, kun aldonoj kaj elprenoj kiujn necesigis la scienco de fonetiko.
 
==Ekzamenoj==
La IFO ankaŭ donas ekzamenojn pri fonetiko ekde 1908, donante Atestojn de Kapableco pri la fonetiko de la angla, franca, aŭ germana lingvo.
 
==Eksteraj Ligoj==
* [http://www.arts.gla.ac.uk/ipa/ipa.html oficiala retpaĝo de la IFA (angle)]
* [http://www.esl-lounge.com/pronunciation/phonetic-chart.shtml IFA simbolaro (angle)]
 
[[en:International Phonetic Association]]