Francisko de Asizo de Burbono: Malsamoj inter versioj

forigo de duobla foto
e (informkesto reganto)
(forigo de duobla foto)
 
=== Edzo-reĝo de Hispanio ===
Laŭ kriterioj kaj politikoj kaj dinastiaj, Francisko de Asizo estis devigita al [[geedzeco]] kun sia kuzino la juna reĝino [[Isabel la 2-a (Hispanio)|Isabel la 2-a]]. Ili estis gekuzoj ĉar iliaj patroj, la infanto Francisco de Paula de Burobono kaj la reĝo [[Fernando la 7-a (Hispanio)|Fernando la 7-a]], estis fratoj. La elekto de Francisko de Asizo kiel edzo de Isabel okazis post nuligo de aliaj kandidatoj; la estonta edzo de la reĝino devis esti altranga nobelo sed sen ebloj heredi aliajn eŭropan tronon. Krome la reĝino mem malakceptis tiun edzon ĉar spite ŝia junaĝo ŝi jam estis konscia de la [[samsekseco]] de sia kuzo. Ĉiakaze, laŭ Jesús Pabón en lia biografio de Narváez, la edzo-reĝo estis patro de diversaj eksterleĝaj gefiloj kaj eĉ havis diversajn konatajn amatinojn.
 
[[File:Francis King consort of Spain.jpg|thumb|right|250px|La edzo-reĝo de Hispanio Francisko de Asizo de Burbono.]]
 
La nupto celebriĝis la [[10-a de oktobro]] [[1846]] en la [[Reĝa Palaco de Madrido]], kune kun la nupto de la infantino Luisa Fernanda (fratino de Isabel) kun Antonio de Orleano – duko de Montpensier –. Samtage li ricevis la dignecon de reĝo kaj la traktorajton de ''Majestad'', krom la altan rangon de ''capitán general de los ejércitos'' (supera generalo).