Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 370:
:{{por}} -[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 10:23, 3 mar. 2021 (UTC)
:{{sindetena}} Ĉikaze estas konflikto inter la tiel nomata moderna formo "mekaniko", kies ĉefa difino aperas en NPIV kaj la Fundamenta formo "meĥaniko", kies ĉefa difino troveblas en PreVo, kaj tial ankaŭ en la Reta Vortaro. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 11:16, 3 mar. 2021 (UTC)
:{{kontraŭ}} --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:03, 3 mar. 2021 (UTC)
::{{komento}} La rakonto de [[Uzanto: Filozofo]] estas interesa kaj ĉarma, sed tro similas al diversaj konspirteorioj. Mi ne vidis, ke la unuavica kialo por kontraŭi la ĥ-formojn, estas konkuro pri supereco de kulturoj. La ĉefa argumento estas tio, ke la sono estas tiom maloftega, ke ĝi (aŭ pli precize la kontrastigo ĥ-h-k) ne estas vere vivipova en la parola lingvo kaj ke similaj maloftaĵoj tendencas malaperi ankaŭ en aliaj lingvoj. Eblas legi tutajn romanojn kaj tamen ne vidi eĉ unu fojon la literon "ĥ" - simple ĉar la aŭtoro bezonis neniun vorton kun ĥ au kun la eblo elekti inter ĥ kaj k.
 
::Iam kaj ankoraŭ nun, kelkaj francoj diris, ke la sono ĥ estas "neprononcebla" pro interpuŝiĝo kun ilia propra kartava r-sono, precipe en vortoj kiel ''arĥaika''. Tia franceca argumento, kompreneble, estas plene lama, ĉar alilingvanoj povas simile ataki aliajn sonojn de Esperanto. Estas eble iom da vero en tio, ke "kampanjoj" por diversaj ŝanĝoj en la lingvo venas kaj revenas cikle, estas modaj dum kelka tempo kaj poste anstataŭos ilin aliaj, eble tute malaj kampanjoj. Nun estas mode kampanji pri seksaj aferoj.
 
::Se oni povas efektive diri, ke estis ia "prestiĝokampanjo" fare de francaj esperantistoj, oni diru ankaŭ, ke poste venis simila kontraŭkampanjo (por ĥ) de rusoj – sed tiajn asertojn oni ne tro kredu. En Vikipedio ni atentu nur tion, ke ambaŭ formoj, mekaniko kaj meĥaniko, estas oficialaj, aprobitaj de la Akademio kaj ke ambaŭ estas abunde uzataj en la reala lingvo. Nepre ne estas tasko de Vikipedio decidi, kiu estas pli bona – des malpli fari sistemajn ŝanĝojn en teksto verkita de iu vikipediisto. Ioma kvanto de variado estas esenca trajto de Esperanto, kaj oni ne klopodu forigi ĝin.
 
::Mi ne batalas kontraŭ "ĥ" kaj povas elekti la ĥ-formon, kiam estas elekteblo. Kiel diris Filozofo, la Fundamentaj vortoj kun ĥ restas ne elimineblaj. "Prestiĝo" tamen ne estas same certa trajto de la vortoj – prestiĝo estas subjektiva afero kaj ŝanĝiĝema. Iuj opinias, ke la Fundementa ''Germanujo'' estas prestiĝa, aliaj kontraŭas ĝin ĝuste pro ĝia senprestiĝa karaktero.
 
::La artikolo [[Mekaniko]] dekomence havis tekston kun nur k-vortoj, sed tion plene renversis iu "200.85.31.69" en 2008, eĉ ne lasante spuron pri la formo "mekaniko", kio estas nepardonebla. Iometa esploro montras, ke tiu "200.85.31.69" kampanje faris similajn modifetojn ankaŭ en aliaj artikoloj, sed ne verkis ion valoran. Tiaj ĝenuloj sufiĉe abundas en Vikipedio. Iliaj ŝanĝoj estas nuligendaj, se ne temas pri korektoj de veraj eraroj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 12:03, 3 mar. 2021 (UTC)