Aspiracio: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 3 monatoj
e
sen resumo de redaktoj
(halto > plozivo)
e
 
En la '''[[Angla lingvo|Angla]]''' [[senvoĉa]]j [[plozivo]]j estas aspiraciaj por la plejo da [[Denaska parolanto|denaskaj parolantoj]] kiam ili estas vort-inicaj (vort-komencaj) aŭ komencas [[akcenta silabo|akcentan silabon]], kiel en ''pen'' ("plumo"), ''ten'' ("dek"), ''Ken'' (nomo). Ili estas senaspiraciaj por por preskaŭ ĉiuj parolantoj kiam la plozivo tuje sekvas vort-inican ''s'', kiel en ''spun'' ("girita"), ''stun'' ("batŝoki"), ''skunk'' ("mefito"). Aldone, post ''s'', ili estas ankaŭ aliloke en vorto normale senaspiraciaj, krom kiam la [[konsonanta aglomero|aglomero]] estas heteromorfema (dividiĝas inter du [[radiko]]j aŭ [[morfemo]]j) kaj la plozivo apartenas al [[libera morfemo]]; komparu ''dis[t]end'' ("streĉi") kontraŭ ''dis[tʰ]aste'' ("mal-ŝato"). Vort-finaj senvoĉaj plozivoj opcie (libervole) povas aspiraciiĝi.
 
En multaj lingvoj, kiaj la [[Ĉina lingvo|cxinajĉinaj]], [[Hindia lingvo|hindia]], [[islanda lingvo|islanda]], [[Korea lingvo|korea]], [[siama lingvo|taja]], kaj [[Helena lingvo|helena]] (antikva greka), la [[fonemo]]j {{IFA|[p⁼ t⁼ k⁼]}} ''ktp.'' kaj la fonemoj {{IFA|[pʰ tʰ kʰ]}} ''ktp.'' estas tute malsamaj.
 
La '''[[Alemana lingvo|Aleman-Germanaj dialektoj]]''' havas senaspiraciajn {{IFA|[p⁼ t⁼ k⁼]}} aldone al aspiraciaj {{IFA|[pʰ tʰ kʰ]}}; tiu lasta serio kutime estas konsiderata kiel [[konsonanta aglomero|konsonantaj aglomeroj]]. En la [[Dana lingvo|Dana]] kaj la plejo da sudaj variaĵoj de la [[Germana lingvo|Germana]], la "[[Fortiso kaj leniso|lenisaj]]" konsonantoj, transskribataj pro historiaj kialoj kiel {{IFA|<b d g>}}, estas distingaj disde siaj "[[Fortiso kaj leniso|fortisaj]]" respektivaĵoj {{IFA|<p t k>}} precipe per sia manko de aspiracio.