Uberlândia: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bandeira_Uberlandia_MinasGerais_Brasil.svg estas anstataŭigita per Bandeira_de_Uberlândia.svg. CommonsDelinker: [[:c |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) →Edukado: korektetoj |
||
Linio 63:
=== Esperanto en Uberlândia ===
[[Dosiero:Busto de L. L. Zamenhof en Uberlândia, Brazilo.jpg|eta|200px|Nove skulptita busto de L. L. Zamenhof en Uberlândia, Brazilo, reinaŭgurita la 30an de junio 2017.]]
En la [[Zamenhofa Tago|15-an de decembro]] [[1946]] fondiĝis en la urbo [[Uberlândia Esperanto-Klubo|Uberlândia Esperanto-Klubo-UEK]] kaj post malmulte da tempo ĝi ĉesis funkcii. Malgraŭ la klopodoj de Sincero Borges da Silva, unua prezidanto de UEK, kaj de Hélio Gardassi, la unua periodo de la Esperanto-movado en Uberlândia ne prosperis. La estraro
----
==== Dua periodo ====
En [[1948]] ekloĝis en Uberlândia la esperantista [[bestkuracisto]] [[Carlos de Almeida Wutke]], kiu la 18-an de aŭgusto de la sama jaro sukcesis reorganizi la movadon. En tiu periodo elstariĝas ankaŭ la laboro de s-ino Dina Lima Andreani, akvokato, [[Delegito de UEA]]. Ŝi klopodis veki ĉe personoj la intereson eklerni Esperanton. La lingvon ŝi instruis en sia hejmo, kie estis ankaŭ malgranda librovendejo. Ŝi eldonis la dulingvan bultenon "Informilo", kiu enhavas movadajn temojn el Brazilo kaj el aliaj landoj. Ŝi agadis por restarigi sur "Praça Lázaro Zamenhof" [Placo Lazaro Zamenhof] buston de d-ro Zamenhof, kiu malaperis antaǔ multaj jaroj.<ref name=Esplorcentro>Laǔ dokumentoj el la Esperantista Esplorcentro</ref> Nova busto produktiĝis en 2017.
Ŝi agadis ankaŭ por malpermesi la ŝanĝon de la nomo de la placo Zamenhof. Ŝi transdonis al la prezidanto de la leĝodomo kolektivan peticion, subskribitan de cent kvardek kvar personoj, postulantan la subtenon de la nomo [[Zamenhof]]. Nuntempe s-ino Dina loĝas en [[Bauru]].<ref name="Esplorcentro"></ref> En [[1998]] Uberlândia Esperanto-Klubo okazigis Esperanto-kursojn ĉe la [[spiritismo|spiritismaj societoj]]: [[AME]] (Aliança Municipal Espírita, "Urba Spiritisma Alianco"), [[Spiritisma Grupo Paŭlo de Tarso]], União Cristã Espírita kaj Spiritisma Centro Allan Kardec. Ĝis [[1999]] aperis ok numeroj de la bulteno Nova Sento, oficiala organo de UEK. En julio [[1999]] UEK okazigis [[seminario]]n kun la temo “Esperanto kaj Esperantismo”. Partoprenis ĝin dek sep personoj el [[Catalão]], [[Araxá]], [[Prata (Minas Gerais)|Prata]] kaj Uberlândia. La Klubo nuntempe estas malaktiva. == Galerio ==
|