Esperanto-flago: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de foto |
Alifono (diskuto | kontribuoj) Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton. |
||
Linio 4:
[[File:Debrouwere 055.2.jpg|thumb|Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo]]
La '''Esperanto-flago''', '''Standardo Esperantista''' aŭ '''Verda Flago''' estas unu el la [[Esperanto-simbolo|simbolo]]j de la [[Esperanto-movado]].
Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta [[verda stelo|stelo]] (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) [[kontinentoj]]n.
== Historio ==
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la [[Esperanto-klubo]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] ([[Francio]]), laŭ dezajno de la grupanoj [[Alfred Michaux|Michaux]], [[Lucien Sergeant|Sergeant]] kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]]. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.
|