Alkinoo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q496595)
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Francesco Hayez 028.jpg|thumbeta|rightdekstra|upright=2|[[Odiseo]] ĉe la korto de Alkinoo de [[Francesco Hayez]].]]
'''Alkinoo''' ([[helena|helene]] '''Ἀλκίνοος''', [[latino|latine]] ''Alcinous'') estis en la [[helena mitologio]] reĝo de [[Fajakoj]]. Sur la reĝa trono li estis sekvanto de sia patro [[Naŭsithoo]].
 
[[Fajakoj]] estis nomataj "beata nacio". La unua reĝo de ili, Naŭsithoo, forkondukis ilin de [[Hypereio]], kie ili estis priminicataj de [[Ciklopo]]j. Ili prisetlis insulon [[Sĥerio]]n, kiun nun nomiĝas [[Korfuo]].
 
Nausithoo estis filo de la mara reganto [[Pozidono]] kaj de lia amantino [[Periboia]]. Post li regis lia filo '''Alkinoo''', kiu edziĝis al [[Areto]] kaj kune naskigis filinon [[Naŭsikao]]n.
 
Reĝo de Fajakoj '''Alkinoo''' aperas en la helenaj mitoj minimume en du okazaĵoj:
 
== Renkontiĝo kun Argonaŭtoj ==
Kiam [[Argonaŭtoj]], post akiro de la [[Ora ŝaffelo]], forfuĝadis el [[Kolĉido]], persekutis ilin militistaro de la reĝo [[Eeto]], patro de [[Medeo]]. La soldataro atingis ilin en insulo de la reĝo Alkinoo kaj postulis transdoni la fuĝantojn. La reĝo Alkinoo decidis, ke Medeo estos eldonita al sia patro, se li ankoraŭ estas virgulino, alie ŝi restos kun [[Jazono]]. Kiam tiun ĉi decidon aŭdis la reĝino Areto, konsilis al la fuĝantojn rapide aranĝi la edziĝfeston. La militistaro foriris sensukcese hejmen.
 
== Renkontiĝo kun Odiseo ==
Heroo de la [[troja milito]], [[Itako|itaka]] reĝo [[Odiseo]] okaze de sia vojaĝo el la milito hejmen travivis multajn aventurojn sur la maro. Okazis, ke persekutata de [[Pozidono]], Odiseo preskaŭ perdis sian vivon en sovaĝaj maraj ondoj, sed per siaj lastaj fortoj li alnaĝis al bordoj de la insulo de [[fajakoj]]. Juna reĝidino Naŭsikao ekzorgis lin kaj venigis en la reĝan palacon kaj tie oni al Odiseo helpis. Post sia refortiĝo li ricevis de la reĝo Alkinoo ŝipon, kiu veturigis lin al bordoj de Ithako. Tie la ŝipanoj surbordigis dormantan Odiseon kaj veturis per la ŝipo hejmen. Pro tiu ĉi servo Pozidono transformis ilin kaj la ŝipon en ŝtonon. Kontraŭ pluaj insidoj de la dio Pozidono la reĝo Alkinoo savis sian landon per la riĉa ofero sur la dia altaro.
Onidire Naŭsikao pli poste fariĝis edzino de [[Telemaĥo]], filo de Odiseo kaj de lia edzino [[Penelopo]].
 
== Reflekto en arto ==
Arĥeologoj [[Heinrich Schliemann]] kaj Dörpfeld en la jaroj 1884-1885 elfosis palacon el la 15-a jarcento a.K., kiu precize respondas al [[Homero|Homera]] priskribo.
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de la Ioniaj insuloj]]