Lucas Cranach la Maljuna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Fonto: La tri Gracioj
Linio 2:
'''Lucas Cranach la Maljuna''' (germane: ''Lucas Cranach der Ältere'') ([[Kronach]], [[1472]] – [[Weimar]], [[16a de oktobro]] de [[1553]]) estis artisto [[Sankta Romia Imperio|germana]], [[pentristo]] kaj desegnisto de [[gravuraĵo]]j en [[ksilografio]]. La vera familinomo de tiu pentristo estis plej verŝajne ''Sünder'' (literume ankaŭ kiel ''Sunder'', ''Sonder'' kaj ''Süündä'', eble ankaŭ: ''Müller''). Li estis la patro de la pentristo [[Lucas Cranach la pli juna]].
==Vivo==
Lucas unue trejnitis ĉe la patro. Aliaj detaloj pri tiu vivetapo bedaŭrinde ne konatas. Sed verŝajnas ke li estis sub la influo de la [[frankonio|frankonia]] skolo, de [[Matthias Grünewald]] kaj de [[Albrecht Altdorfer]]. Tion atestas la verko ''Ruhe auf der Flucht'' de 1504 (Berlino), la plej malnova verko kun estiĝddato de li, samtempe majstra verko en impona naturobservado kaj kolordonado. En 1505 li fariĝis kortega pentristo de la princo-elektisto saksia [[Frederiko la 3-a (Saksio)|Frederiko la saĝa]]: unue li loĝis en [[Torgau]] kaj baldaŭ en [[Wittenberg]], kie li ekis verkadon multflankan. Pro la kreiveco ega li devis dungi multajn helpantojn en sian atelieron por liveri la deziritaĵojn ĝustatempe. Ĉar li subsignis ĉiujn verkojn faritajn enateliere li malaltigis la propran, personan gravecon vole nevole. En 1508 la saksia suvereno ekrajtigis lin porti propran blazonon (serpento kun flugiloj kaj rubinringo enbuŝe). En 1509 li senditis en [[Orienta Flandrio|Nederlandon]] kie li pentris kiel infanon la postan imperiestron [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]]. En 15020 li aĉetis apotekon en Wittenberg kaj malfermis surloke libro- kaj papervendejon. Tiel nomitaj ''Cranach-domoj'' troviĝas en Vajmaro kaj en [[cranach-domo (Gotha)|Gotao]].
 
==Laboro porreformacia==