Kilikio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Romia Imperio.png|thumb|righteta|300px|<center>la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro [[Trajanus]]]]
'''Kilikio''' ([[latina lingvo|latine]] Cilicia, [[greka lingvo|greke]] Κιλικία, do ''Kilikia'', en Esperanto ''Kilikio'') dum la [[antikva epoko]] estis pejzaĝo en la sudoriento de la hodiaŭa ŝtato [[Turkio]] kaj ekde la jaro [[-64|64]] antaŭ Kristo estis [[provinco]] de la [[Romia Imperio]], kies ĉefurbo estis la havena urbo ''[[Tarso (Turkio)|Tarsos]]'' ĉe la [[Mediteranea Maro]]. La teritorio proksimume korespondas al la nunaj provincoj ''[[Provinco Adana|Adana]]'' kaj ''[[Provinco Mersin|Mersin]]'' de Turkio.
 
[[Dosiero:Cilicia SPQR.png|thumbeta|leftmaldekstra|150px|<center>Cilicia, jen malhelruĝe akcentita]]
== Naturaj limoj ==
Okcidenta limo de la provinco tradicie estis la rivero ''Lamas'' kaj la montaro ''Taurus'', norda limo la montaro ''Anti-Taurus'' - la montarojn eblis pasi nur tra malmultaj [[pasejo]]j, kiuj ligis la regionon kun la najbaraj provincoj [[Lycia et Pamphylia]] okcidente, [[Galatia]] nordokcidente kaj [[Cappadocia]] nordoriente. Inter ili estis la pasejo ''Pylae Ciliciae'' inter la loĝlokoj ''Tyana'' kaj ''Tarsos'', tra tiu - longe antaŭ la romia epoko - la makedona imperiestro [[Aleksandro la Granda]] kun sia armeo de ''Cappadocia'' invadis la regionon. Orienta limo estis la kompare malalta montaro ''Amanos'', kiu ligis la regionon al [[Sirio]] (dum la romia epoko la provinco [[Syria]]), kun kiu ĝi havis proksimajn kulturajn ligojn.