Almuñécar: Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 monatoj
esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
(esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
 
{{Informkesto urbo|regiono-ISO=ES-GR|situo sur mapo2=Hispanio}}
[[Dosiero:LocationAlmuñécar.png|thumbeta|maldekstre|Situo de Almuñécar en la provinco.]]
'''Almuñécar''' estas [[urbo]] kaj [[municipo]] de la Aŭtonoma Komunumo [[Andaluzio]], en la [[provinco]] [[Provinco de Granada|Granada]], sude de [[Hispanio]].
 
== Priskribo ==
[[Dosiero:Almuñécar (5422336670).jpg|thumbeta|250px|maldekstre|Vidaĵo de la strando Puerta del Mar (Marpordo), en Almuñécar.]]
Ĝi situas en la okcidenta pinto de la marbordo de [[Mediteraneo]] en tiu provinco. Ĝi limas kun la municipoj granadaj [[Otívar]], [[Jete]], [[Ítrabo]] kaj [[Salobreña]], kaj kun la municipo [[provinco Malago|malaga]] [[Nerja]]. Tra ĝia [[municipa teritorio]] trafluas la rivero Verde (Verda). La municipo estas komprenata de la domaroj Almuñécar — municipa ĉefurbo —, La Herradura, Velilla-Taramay, Torrecuevas, Río Seco, El Rescate kaj El Cerval.
 
Ĝi havis 27.544 loĝantojn en 2008.
La nuntempa toponimo derivas de la araba حصن المنكّر (ḥiṣn al-munakkar), «fortikaĵo inter [montoj]».<ref> Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 71. </ref>
 
== [[Kompasdirektoj]] ==
<center>
{| class="wikitable" width ="50%" border = 2 align="center"
|}</center>
 
== Historio ==
[[Dosiero:Castillo de San Miguel, Almuñ 24J 07.jpg|thumbeta|250px|maldekstre|Kastelo de San Miguel, kaj la Mediteraneo fone.]]
Kiam venis romianoj, ili trovis jam establitan urbon de [[fenicoj]] kun industrio de salnutraĵoj kaj stampado de propraj moneroj. Dum la [[Romia Imperio]] oni urbigis plie la urbon per [[templo]]j, [[teatro]] kaj [[akvedukto]]. En tempo de [[Al Andalus]], la fama vojaĝisto [[Muhammad al-Idrisi]] jam menciis la ruinojn de iamaj tempoj. En [[755]] elŝipiĝis tie [[Abd ar-Rahman la 1-a]], kiu fondis post unu jaro la [[Emirlando de Kordovo|Emirlandon de Kordovo]]. Almuñécar apartenis al la [[Korao (teritoria divido)|korao de Elvira]]. Tiam estis sur la marbordo ''hisn'' aŭ [[kastelo]], kaj nur en la 11a jarcento estis vera urbo aŭ ''medina''. Oni produktis [[sukerkano]]n, [[banano]]jn, [[sekvinbero]]jn, [[cerealo]]n, fruktojn kaj estis grava fiŝkaptado. Estis fiŝkaptista haveno, kvartaloj ekstermuregaj, [[bazaro]] kaj ĉefa [[moskeo]]. En la alandalusaj epokoj de la [[Tajfo Granado]] kaj de la [[Nazaria Granada Reĝlando]], Almuñécar estis la plej grava marborda urbo kaj estis vizitata de la reĝa familio. Post la falo de Baza al la kristanoj en 1489 la marbordo de Granado kapitulacis al Kastilio decembre samjare, laŭ kapitulacoj subskribitaj en Almuñécar. En 1569, dum la Milito de Alpujarras, la estro de la [[moriskoj]] nome Aben Aboo, atakis la vilaĝon kun tri mil homoj, sed malsukcese. En la postaj jarcentoj ankaŭ turkoj kaj britoj atakis la kastelon.
 
== Strandoj ==
[[Dosiero:Playa Marina del Este.jpg|thumbeta|250px|La strando Berengueles, en Almuñécar.]]
Almuñécar disponas de dek naŭ kilometrojn de marbordo, en kiu menciindas dek ok [[strando]]j, kiuj de okcidento orienten estas la jenaj:<ref> Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente. [https://www.miteco.gob.es/es/costas/servicios/guia-playas/ «Guía de playas».] Konsultita la 23an de januaro 2020. </ref>
{{Div col|cols = 3}}
{{Div col end}}
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
{{Municipoj de Provinco Granada}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Municipoj de Provinco Granada]]
174 846

redaktoj