Ivor Williams: Malsamoj inter versioj

brita kvakera esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "S-ro '''Ivor Williams''' (mortis la 7-an de aprilo 1967 en Belfasto<ref>''The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:19, 15 mar. 2021

S-ro Ivor Williams (mortis la 7-an de aprilo 1967 en Belfasto[1]) estis brita kvakera esperantisto. Li estis membro kaj fratulo de Brita Esperanto-Asocio (BEA) ekde 1927 ĝis sia morto. Li ankaŭ estis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li alvenis al Belfasto, Nord-Irlando, en 1949 el suda Kimrio. Li kaj lia edzino estis kvakeroj. En la Jarlibro de UEA de 1963 li aperas kiel reprezentanto de la Kvakera Esperantista Societo por Irlando, tamen ĉe la adreso "Friends’ Institute, 47 Frederick Street" en Belfasto[2]. En 1966 li fariĝis loka reprezentanto (adreso "52a. Drumadoon Drive, Dundonald, Co. Down.", Belfasto) de BEA, kiu tiam havis kiel prezidantinon F-ino E. M. Wheatley[3]. Pro lia forpaso A. R. Campbell, tiama prezidanto de la Belfasta Grupo, skribis en The British Esperantist[4], ke post lia alveno al Belfasto "dum la pasintaj dek ok jaroj li kaj lia edzino amikiĝis kun multaj personoj. Ili estis bone konataj kvakeroj. S-ro Williams gajnis la diplomon de BEA, kaj estis ano de BEA, UEA, kaj la Belfasta Grupo. La anoj de la grupo tre bedaŭras la forpason de amiko Ivor". En la sama jaro belfastaj esperantistoj mondonacis al BEA memore de li: "£7: Belfast Esperanto Society in memory of Ivor Williams, F.B.E.A."[5].

Referencoj

  1. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 63, N-ro 735 (Julio 1967), p. 151
  2. Jarlibro (1-a parto), Universala Esperanto-Asocio (en konsultaj rilatoj kun U.N.E.S.C.O (1963)
  3. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 62, N-ro 723 (Majo 1966), p. 364
  4. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 63, N-ro 735 (Julio 1967), p. 151
  5. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 63, N-ro 737 (Oktobro 1967), p. 196