Josef Mengele: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
== Aŭŝvico-Birkenaŭ ==
Mengele distingiĝis inter kuracistoj de SS-kuracistoj en [[Aŭŝvico]]. Kiel unusola li servis en la fronto, kie li akiris altajn distingojn. Komence li plenumis funkcion de kuracisto de la apuda virina [[koncentrejo]] en Birkenaŭ. Post du tagoj de la alveno li decidis pri sendo al [[gaso|gas]]-[[kamero]]j ĉiujn 1042 [[ciganoj]]n, en kies [[barako]]j eksplodis [[epidemio]] de [[tifo]]. Laŭ Mengele [[malsanulo]]jn je tifo oni ne devus kuraci, sed elimini.
 
De la momento de sia alveno al la koncentrejo Aŭŝvico, Mengele – kune kun aliaj [[oficiro]]j kaj SS-kuracistoj, inter kiuj troviĝis d-ro Carl Clauberg kaj d-ro Johann Paul Kremer – partoprenis [[selekto]]n de [[judoj]] kaj ciganoj alvenantaj de la tuta Eŭropo. Per gesto de la mano aŭ movo de [[fragmito|fragmiteto]] li indikis "malkapablulojn por laboro", do destinitaj al tuja likvido en gas-kameroj. Li sendis tie ĉiujn [[infano]]jn, [[maljunulo]]jn, [[malsanulo]]jn, kriplulojn aŭ malfortigitajn judojn kaj ciganojn kune kun ĉiuj [[gravedeco|gravedaj]] virinoj. De majo 1943 ĝis novembro 1944 Mengele partoprenis en ne malpli ol 74 selektoj sur la platformo.
 
== Vidu ankaŭ ==