Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eaterjolly (diskuto | kontribuoj)
→‎Grandulamo: Respondo.
Linio 2 022:
*{{komento}} Estas la sama problemo kiel kun artikolo [[Voranaro]] far la sama uzanto [[Uzanto:Eaterjolly|Eaterjolly]]: artikolo pri sufiĉe interesa temo, sed verkita je bedaŭrinde neakceptebla lingvonivelo kaj do preskaŭ ne komprenebla. (La artikolo [[Voranaro]] estas ekde tiam reverkita far [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]], sed pro malalta lingvonivelo de la originala artikolo ŝli eĉ ne komprenis ke ĝi temis pri admirantaro (''fandom'') kaj ne nepre pri la asociita parafilio.) Same kiel kun la antaŭa artikolo, mi proponas movi ĝin por plia "kovado" en uzantpaĝon de [[Uzanto:Eaterjolly|Eaterjolly]], same kiel ni faris pri malneta versio de Voranaro, kiu nun troveblas ĉe [[Uzanto:Eaterjolly/Voranaro2]]. Mi kredas ke pli aŭ malpli frue [[Uzanto:Eaterjolly|Eaterjolly]] sufiĉe ekregos nian lingvon por verki artikolojn je akceptebla nivelo, kaj tiam ni povos movi ilin reen al la baza branĉo de vikipedio.--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 08:54, 17 mar. 2021 (UTC)
::Ho ne! Mi bedaŭras ne korekti ĝin antaŭ mi defendis ĝin. Ĝi estis tro ĝenata. Nun ĝi estas plibona. [[Uzanto:Eaterjolly|Eaterjolly]] ([[Uzanto-Diskuto:Eaterjolly|diskuto]]) 10:01, 17 mar. 2021 (UTC)
:::Karaj [[Uzanto:Goren|Goren]] kaj [[Uzanto:Eaterjolly|Eaterjolly]], rilate al la artikolo [[Voranaro]] (nun alinomita de mi al [[Vorarefilio]]): la problemo en la originala versio ne estis nur la malbona lingvonivelo, sed ankaŭ ke la listigitaj fontoj estis neenciklopediecaj, ekz. la retejoj/forumoj 8kun.top kaj individuaj uzantpaĝoj ĉe DeviantArt. Laŭ mi, devas esti io pli formala ol tio, alie Vikipedio fariĝus tenejo por ĉiu speco de obskura interreto-grupo. (Vidu ankaŭ: [[Vikipedio:Menciindeco]].) Laŭ mia intervikia serĉo, ĉiuj Vikipedioj havantaj artikolon pri ĉi tiu koncepto elektis priskribi ĝin kiel parafilion, ekzemple [[:en:Macrophilia]], [[:fr:Macrophilie]]. [[:de:Makrophilie]] ktp. Tio ja havas sencon, ĉar tiuteme oni kapablas facile trovi fidindajn, menciindajn fontojn (de fakuloj, gazetoj, sciencaj datumbazoj ktp). Do, se ni konservas la Esperantlingvan version de la artikolo, mi opinias ke ĝi sekvu tiun modelon kaj ankaŭ reksribu ĝin de nulo. Eblos uzi pruntovorton laŭ la 15a regulo de la Fundamento, nome '''[[Makrofilio]]'''. [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 13:49, 17 mar. 2021 (UTC)