Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Grandulamo: Respondo - citante kelkajn pliajn Vikipedio-regulojn
Linio 2 031:
*{{por}} Pro la malbona lingvonivelo. Eaterjolly rekonas en sia uzantopaĝo, ke li havas bazan nivelon. Mi pretis antaŭ monatoj helpi lin tiukadre, kio estis absolute neglektita. En tiu diskuto aperis temoj pri psikologio, sociologio, kulturo ktp., ankaŭ pri elekto inter neologismo kaj kreo de nova kunmetaĵo ktp. Mi bedaŭras diri, ke mi ne diskutus tion kun iu kiu apenaŭ kapablas paroli mian lingvon, ekzemple kun bebo de tri, kvar jaroj. Alivorte dirite, mi apenaŭ povas kompreni kelkajn frazojn liajn. Mi ne abandonus lin al forgeso, tute ne; estas rimedoj por helpi plialtigi la lingvonivelon, sed se mi ĵus lernis diri en la anglan The book is on the table, tutcerte mi ne klopodos jam esti akceptita inter la verkintoj de la Brita Enciklopedio. Modesto necesas.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 20:59, 17 mar. 2021 (UTC)
:Vi tute pravas pri ĉio en tiu ĉi komento, tamen mi devas noti ke ĉi-diskuto temas pri la artikolo kaj ne pri ties aŭtoro. Laŭ vikipedia licenco oni ne havas iun ajn ekskluzivan rajton al artikoloj, kiujn oni skribas, kaj ĉiu kontribuanto rajtas ŝanĝi kaj redakti ĉies artikolojn laŭvole. Do, la artikolo vivas sian propran vivon post publikigo, kaj ĝuste kion fari pri la artikolo, ne pri la aŭtoro, estas tio, kion ni klopodas decidi ĉi-diskute. Aŭ, pli precize, ĉu la temo estas sufiĉe grava aŭ almenaŭ interesa por ke iu zorgu preskaŭ plene reverki la artikolon, aŭ ĉu ĝi restu por la antaŭvidebla estonto persona projekto de nur unu individuo kaj do estu en nefinia "kovado" ĉe ŝlia uzantpaĝo?--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 21:31, 17 mar. 2021 (UTC)
::Se iu volas reskribi la artikolon, mi povas nur kuraĝigi lin. Tamen la artikolo tia, kia ĝi estas nun, estas miaopinie malpli utila ol eĉ neekzistanta artikolo, ĉar ĝi lezas nian lingvonivelonlingvokvaliton - se diri honeste, ĝis embaraso. Mi ankaŭ ripetas, ke ni certigu la [[Vikipedio:Menciindeco|menciindecon]]. Hazardaj forummesaĝoj kaj uzantopaĝoj, per si mem, ne provizas tion. Vidu: '''[[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas#Vikipedio ne estas loko por originala esplorado]]''' kaj '''[[Vikipedio:Fidindaj fontoj]]'''.
::Eble ĉi tiu temo ja plenumas la kriteriojn por menciindeco - mi ne scias je 100% - sed nepre bezonatas pli bonaj fontoj, ĉiuokaze. Amike, [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 01:27, 18 mar. 2021 (UTC)