Egipta testudo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
 
[[dosiero:Testudo kleinmanni bottom.jpg|eta|maldekstre|''Testudo kleinmanni'', <br /> tipa, triangula ventra desegno.]]
La egipta testudo estas rimarkinde malgranda, tre altdorsa testudo, kies koloro varias de helaj sablokoloraj tra oraj tonoj ĝis senbrila bruno. La kornaj ŝildoj sur la dorsa [[karapaco|kiraso (bestokarapaco)|kiraso]] ne havas centran desegnon, sed ili estas parte brunaj. Ĉe pli maljunaj bestoj, tamen, kelkfoje ne estas ia malhela koloro. Sur la ventra kiraso („plastrono”) kutime estas paroj de signoj similaj al kirasa desegno de la larĝranda testudo (''Testudo marginata''). La haŭto sur la kapo kaj ekstremaĵoj estas kutime flav-sablokoloraj. Aldone al ilia eta grandeco, la jenaj trajtoj estas uzataj por distingi ilin de aliaj specioj de la genro Testudo: ne ekzistas spronoj sur la femuroj, la vosto ne havas kornan najlon kaj la antaŭaj kruroj estas kovritaj per grandaj skvamoj. Parto de la ventra kiraso estas movebla ĉe ambaŭ seksoj. La grandeco donita por maskloj estas 9-10 cm kaj por inoj ĝis 13 cm dors-kirasa longo. Ĉi tiu specio havas seksan dimorfismon, maskloj estas pli malgrandaj, havas pli longforman kirasan formon kaj pli longan voston ol inoj, sed ili ne havas la konkavan ventran kirason alie ĉeestanta en la genro. La ''Testudo werneri'', kiu foje estis rigardata kiel sendependa specio, estas nur sinonimo de ''Testudo kleinmanni'' (Attum et al. 2005).
 
== Distribuado kaj vivmaniero ==