Alvoko de la 18a de Junio 1940: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
 
== Historio ==
De Gaulle alvenas en [[Londono]]n en la {{dato|17|junio|1940}} kun la intenco negocii kun la britaj [[Aliancanoj]] la daŭrigon de la milito, prezentinte sian planon al [[Paul Reynaud]]. Li renkontiĝas kun la Brita [[Ĉef-ministro de Britio|Ĉef-ministro]] [[Winston Churchill]] en la posttagmezo. De Gaulle prezentas sian projekton konsistanta en la daŭrigo de Francio en la batalo, eĉ en la kazo de kapitulacio fare de la registaro instalita en [[Bordozo]]. Li deziras ricevi la permeson paroli ĉe la radio tuj kiam la novaĵo de la kapitulacio estos anoncita. [[Winston Churchill]] donas principe sian konsenton, kaj metas je lia dispono la [[British Broadcasting Corporation|BBC]].
 
La afiŝo « À tous les Français » (« Al ĉiuj Francoj »), devas esti ne konfuzita kun la alvoko de la 18-a de junio.
 
En la vespero de la 17-a de junio, la eĥo de la parolado de [[Philippe Pétain|marŝalo Pétain]], tutnova ĉefo de la franca registaro, atingas Londonon. Tiu ĉi lasta anoncas sian intencon peti al la malamiko la subskribon de [[armistico]]. Tiam Churchill kaj de Gaulle interkonsentas por ke la dua parolu ekde la morgaŭon sur la ondoj.
 
[[Charles de Gaulle|De Gaulle]] legas sian paroladon sur la ondoj de la BBC je la 18-a, laŭ la loka horo, en la {{dato|18|junio|1940}}. Temas pri alvoko por daŭrigi la batalon flanke de la britaj aliancanoj. Por la generalo de Gaulle, la [[batalo de Francio]], kiu tutcerte estis venkita de la germanoj, ne signifas la finon de la milito. Ĉar « tiu milito estas tutmonda milito » kaj ĉar [[Francio]] povos apogi sin sur la industria forto de ĝiaj aliancanoj, kaj aparte sur tiu de [[Usono]]. Parolante al la francaj soldatoj, tiu mesaĝo de espero finiĝas per alvoko al la « rezistado », kies flamo « devas ne estingiĝi kaj ne estingiĝos », enirigante la terminon en la politikan vortaron de la [[20a jarcento]].
 
Tamen - kaj kontraŭe al iu firma ideo -, la alvoko de la [[18a de junio]] ne estas invito por konsistigi retojn de rezistado sur la franca teritorio. Kiel militisto, [[Charles de Gaulle|de Gaulle]] parolas antaŭ ĉio, kaj eksplicite, al la militistoj (« oficiroj » kaj « soldatoj ») kaj al la « inĝenieroj kaj al la fakaj laboristoj de la armilara industrio ».
Linio 22:
 
== Notoj kaj referencoj ==
 
== Bibliografio ==
* Charles de Gaulle, ''Mémoires de guerre, l'appel (1940-1942)'', Plon, Paris, 1954, p. 69-71
Linio 33 ⟶ 32:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://chan.archivesnationales.culture.gouv.fr/sdx-222-chan-pleade-1/pl/toc.xsp?id=FRDAFANCH0098_72AJ_d0e26059&qid=sdx_q0&fmt=tab&idtoc=FRDAFANCH0098_72AJ-pleadetoc&base=fa&n=1&ss=true&as=&ai= Affiches et cartes du Comité d'histoire de la deuxième guerre mondiale — La France libre (Centre historique des Archives nationales)]
* [http://www.charles-de-gaulle.org/pages/l-homme/dossiers-thematiques/1940-1944-la-seconde-guerre-mondiale/l-appel-du-18-juin/documents/le-texte-de-l-appel-du-18-juin-1940.php Le texte de l'appel du 18 juin 1940 sur le site de la Fondation Charles de Gaulle]