Cetacoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
[[Dosiero:Southern right whale7.jpg|eta|Observado.]]
[[Dosiero:Killed pilot wales, faroe islands.jpg|eta|250px|Murdita baleno sur [[Ferooj]].]]
En la ordo (aŭ infraordo, vidu sube) de '''cetacoj''' (''Cetacea'')<ref>[http://vortaro.net/#cetacoj cetacoj en vortaro.net]</ref> estas preskaŭ 80 [[specio]]j de [[mamuloj]], kiuj tute alkutimiĝis al la akva vivmedio. Temas pri amplekse distribuata kaj diversa [[klado]] de akvomamuloj kiuj nuntempe konsistas el [[balenoj]], [[delfenoj]], kaj [[porkocetoj]]. Cetacoj estas [[karnovoruloj]] kaj havas [[naĝilo]]jn. Plej specioj loĝas en maro, kelkaj en riveroj.
 
La vorto "cetaco" devenis el la [[latina]] ''cetus'' "baleno", siavice el la [[greka]] κῆτος ''kētos'' (granda fiŝo), uzata ankaŭ kiel nomo de la [[helena mitologio|helenmitologia]] rolulino [[Keto]].<ref> M. Ranneft, D.; Eaker, H.; W. Davis, R. (2001). [https://aquaticmammalsjournal.org/share/AquaticMammalsIssueArchives/2001/AquaticMammals_27-02/27-02_Ranneft.PDF "A guide to the pronunciation and meaning of cetacean taxonomic names" (PDF).] Aquatic Mammals. 27 (2): 185. Alirita la 7an de Novembro 2018.</ref>
Linio 34:
Kvankam oni supozis historie, ke cetacoj estas posteuloj el ''Mesonychia'', [[Molekula filogenetiko|molekula pruvaro]] subtenas, ke ili estas parenco de ''Artiodactyla'' ([[Parhufuloj]]). Cetacoj apartenas al la ordo ''Cetartiodactyla'' (formita pere de kombinado de ''Cetacea'' + ''Artiodactyla'') kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas [[hipopotamo]]j kaj aliaj hufohavaj mamuloj ([[kamelo]]j, [[porko]]j kaj [[remaĉulo]]j), el kiuj ili diverĝis antaŭ 50 milionoj da jaroj.
 
Cetacoj gamas en grando el 1 m kaj 50 kg de la Mauia[[Hektora delfeno|mauia delfeno]] al laĉirkaŭ 29.930 m kaj 173200 tunoj de la [[blua baleno]],<ref>[http://www.sararegistry.gc.ca/virtual_sara/files/cosewic/sr_blue_whale_e.pdf "Assessment and Update Status Report on the Blue Whale Balaenoptera musculus" (PDF).] Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada. 2002. Alirita la 19an de Aprilo 2007. </ref> kiu estas ankaŭ la plej granda animalo iam konata. Kelkaj specioj montras [[seksa dimorfismo|seksan dimorfismon]]. Ili havas aerdinamikajn korpojn kaj du (eksterajn) membrojn kiuj estas modifitaj en [[naĝilo]]j. Kvankam ne tiom flekseblaj aŭ viglaj kiom fokoj, cetacoj povas naĝi tre rapide, kaj la [[Granda orcino]] kapablas veturi je 56 kilometroj hore per mallongaj startoj kaj la [[rorkvalo]] kiu kapablas veturi je 48 kilometroj hore. Delfenoj estas kapablaj fari tre subitaj turnoj dumnaĝe je altaj rapidoj.<ref> E. Fish, Frank (2002). [https://academic.oup.com/icb/article/42/1/85/559925 "Balancing Requirements for Stability and Maneuverability in Cetaceans".] Integrative and Comparative Biology. 42 (1): 85–93. doi:10.1093/icb/42.1.85. PMID 21708697. </ref> La malantaŭaj cetacoj estas internaj, kaj oni supozas, ke ili estas [[Vestiĝeco|vestiĝaj]]. Balenoj havas mallongajn harojn ĉe sia buŝo, malkiel la [[dentobalenoj]]. Cetacoj havas bone disvolvigitajn sensilojn — ties [[vidkapablo]] kaj [[aŭdkapablo]] estas adaptitaj kaj por aero kaj por akvo, kaj [[veraj balenoj]] havas [[Tuŝa sistemo|tuŝsistemon]] en siaj vibrisiloj. Ili havas tavolon de graso sub la haŭto por teni la korpovarmon en malvarma akvo. Kelkaj specioj estas bone adaptitaj por subnaĝado je grandaj profundoj.
 
Kvankam cetacoj estas disvastigitaj, plej specioj preferas la pli malvarmajn akvojn de Norda kaj [[Suda Hemisfero]]j. Ili pasigas siajn vivojn en akvo, pariĝante, naskante, [[mudo|mudante]] aŭ fuĝante el predantoj, kiel la [[Granda orcino]], subakve. Tio draste tuŝis ilian anatomion por esti kapablaj fari tion. Ili ege manĝas fiŝojn kaj marajn [[senvertebrulo]]jn; sed kelkaj, kiel la orcino, manĝas grandajn mamulojn kaj birdojn, kiel [[pingveno]]j kaj fokoj. Kelkaj veraj balenoj (ĉefe [[Griza baleno|Grizaj balenoj]] kaj [[Veraj balenoj|eŭbalenoj]]) estas specializita je manĝo de [[Benta zono|bentaj kreitaĵoj]]. Masklaj cetacoj tipe pariĝas kun pli ol unu ino (poliginio), kvankam la grado de poliginio varias depende de la specio. Oni ne konas, ke Cetacoj havas [[parligo]]jn. Strategioj de masklaj cetacoj por [[reprodukta sukceso]] varias inter ar-apartenaj inoj, defendante eblajn partnerojn el aliaj maskloj, aŭ uzante [[balenvoĉo]]n kiu allogas partnerojn. Idoj estas tipe naskitaj en aŭtunaj kaj vintraj monatoj, kaj la inoj portas preskaŭ ĉiam la respondecon zorgi ilin. Patrinoj de kelkaj specioj [[fasto|fastas]] kaj zorgas siajn idojn dum relative mallongan periodon de tempo, kio estas plej tipaj de veraj balenoj ĉar ties ĉefa manĝofonto (senvertebruloj) ne troviĝas en iliaj ejoj por reproduktado kaj idozorgado (tropikoj). Cetacoj produktas nombrajn [[Animala komunikado|voĉojn]], ĉefe klikoj kaj fajfoj de delfenoj kaj la plendecaj kantoj de la [[Ĝiba baleno]].
Linio 111:
Alia danĝero kiu venas el homoj al cetacoj estas la [[poluo]] de la maroj, kiu ne limiĝas al rubo sed ankaŭ etendas sin al brupoluo, kiu iel malorientiĝas la cetacojn. Ankoraŭ oni pristudas kiel funkcias tiu efiko de la antropogenaj bruo kaj vibrado sur la [[eĥolokigo]] de la cetacoj. Sed plej fakuloj kliniĝas al la teorio ke tio estas la ĉefa tialo de amasaj komunaj surstrandiĝoj de balenaroj, tro oftaj en la lastaj jardekoj.<ref>EFE, ''Hallan 145 ballenas muertas en una playa de Nueva Zelanda'', 26a de novembro 2018, [https://www.hoy.es/sociedad/hallan-ballenas-muertas-20181126111049-ntrc.html#ns_campaign=mod-lo-mas&ns_mchannel=ver-top-50&ns_source=estandar&ns_linkname=estandar&ns_fee=4] Alirita la 27an de novembro 2018.</ref><ref>[[Ramón J. Sender]], ''Por qué se suicidan las ballenas'', Destino, 1979.</ref>
 
== Listo de speciojTaksonomio ==
 
Cetacoj, iam taksataj de la fakuloj plena ordo, nuntempe estas plej ofte taksata nur subordo aŭ infraordo de la nova ordo [[Cetartiodaktiluloj]], entenanta inter aliaj specioj [[hipopotamo]]jn.
 
La dividoj de infraordo estas "parvordoj". Do, ĉi sube legu anstataŭ "subordo" per "parvordo" se cetacoj estas "infraordo" anstataŭ plena "ordo".
 
{{Div col|cols = 2}}