Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4 522:
:: Jes, akcentsignoj estis nepraj en la rusa lingvo antaŭ kelkaj jarcentoj kaj ne plu estas. Nun oni akcentas ĉiun vorton nur en legolibroj por infanoj kaj lingvolernantoj kaj en lingvaj vortaroj. Tamen akcentsignoj estas uzataj ankaŭ ekster legolibroj kaj vortaroj. Unu uzo estas homografoj (vortoj same skribataj sed malsame prononcataj) kies sola distingo estas akcento, kiam ne estas klare (ekzemple, {{langi|ru|за́мок}}{{--}}kastelo kaj {{langi|ru|замо́к}}{{--}}seruro), en tiu nombro homografaj familiaj nomoj (ekzemple, rusa {{langi|ru|Ивано́в}} kaj bulgara {{langi|bg|Ива́нов}}). Alia uzo estas en rakonto pri nekonata vorto kaj en enciklopedioj. Se vi rigardos al la ruslingva Vikipedio, en plejmulto de artikoloj vi vidos, ke la titolo de la artikolo estas akcentita kaj la teksto ne estas akcentita. Ekzemple, [[:ru:Россия]]: «<small>'''Росси́я''', другое официальное название — '''Росси́йская Федера́ция''' ('''РФ'''), — государство в Восточной Европе и Северной Азии</small>»; la samon vi povas vidi ekzemple en [[:ru:Русский язык]] kaj en plejmulto de aliaj artikoloj. Kaj tio estas farata malgraŭ ke ĉiuj legantoj de la ruslingva Vikipedio ja posedas la rusan lingvon. Sed la artikolon ĉi tie povas legi ankaŭ personoj kiuj scias la cirilan alfabeton sed ne scias kie akcenti. Same en [[:uk:Україна]], [[:uk:Українська мова]], [[:be:Беларусь]] ([[:be-tarask:Беларусь]]), [[:be:Беларуская мова]] ([[:be-tarask:Беларуская мова]]) ktp. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 10:48, 21 mar. 2021 (UTC)
:::BV rigardi alian artikolon [[Sergej Bondarĉuk]]. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 13:48, 21 mar. 2021 (UTC)
:::: Ankaŭ ĝi bezonas esti korektita. (Estimata kolego {{u|RG72}}, kial vi [[Specialaĵo:Diff/6283874|forviŝis akcentsignojn]]?) [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 14:40, 21 mar. 2021 (UTC)