Suna aratingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Suna aratingo''' (''Aratinga solstitialis'') aŭ '''suna [[konuro]]''' estas [[specio]] de mezgrandaj brilkoloraj [[papago]]j el [[familio (biologio)|familio]] de [[neotropisaj papagoj]]. La specio ne havas rimarkeblan {{n|seksa|duformismo}}, kaj iĉoj kaj inoj estas samgrandaj birdoj kun plejparte oranĝece flava [[plumaro]] kun brile oranĝkoloraj malsupraj partoj kaj vizaĝo. Sunaj aratingoj estas tre sociemaj birdoj kiuj formas relative grandajn [[birdaro]]jn. Ili formas [[monogamio|monogamiajn]] parojn por reproduktiĝo kaj nestas en [[arbotruo]]j. Ilia dieto konsistas plejparte je [[semo]]j, [[floro]]j, [[frukto]]j, [[bero]]j, [[nukso]]j kaj ankaŭ malgrandaj [[insekto]]j.
 
En naturo [[arealo]] de sunaj konuroj estas nord-eosta [[Sudameriko]], sed ili bone adaptiĝis al vivo en kapteco kaj troveblas en [[birdejobirdobredejo]]j kaj homaj domoj tra tuta la mondo. En kapteco ili vivas ĝis 30 jaroj kaj estas sufiĉe popularaj dombirdoj pro sia ĥarisma aspekto kaj konduto, inteligenteco kaj eblo reprodukti homan parolon. En naturo, tamen, la specio iĝis minacata pro [[habitatdetruo]] kaj troa kaptado. Nun [[IUCN]] listas la specion [[endanĝerita]].<ref name=iucn>{{cite iucn|url=https://www.iucnredlist.org/details/62233372/0 |title=''Aratinga solstitialis'' |author=BirdLife International |author-link=BirdLife International |year=2014 |access-date=26 November 2013|ref=harv}}</ref>
 
==Referencoj==