Respubliko Altajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Sano, sporto, turismo: stilo, vikiigo
Linio 136:
En la respubliko estas 11 infan-junularaj sportlernejoj, 2 infan-junularaj kluboj de trejnado, 1 speciala infan-junulara lernejo de la Olimpika rezervo, kie laboras entute ĉirkaŭ 150 salajrataj trejnistoj-instruistoj de sporto. La lernantoj estas pli ol 7000 personoj. Ĝuste ĉi tie troviĝas startejo de preparo de nunaj kaj estontaj ĉampionoj de la mondo, Azio kaj Eŭropo, Rusio.
 
Entute kultiviĝas 21 specoj de sporto, kie la ĉefaj estas: [[Greko-Romia lukto|la greka-romia lukto]], [[samdo]] (sindefendo sen armiloj), skiado, futbalo, pilka hokeo, et-atletiko. Samtempe plifortiĝas tiuj specoj de sporto kiel karateo, pezlevado, deltaplanado[[deltaplanismo]], montogrimpado k.a. Ankaŭ la naciaj specoj de sporto konservas sian tradicion.
 
En Respubliko Altaj' funkcias kvar tutjaraj turismaj bazoj (''"Katunj"'', ''"Zolotoje ozero"'' (''"Ora lago"''), ''"Junostj"'' (''"Juneco"''), ''"Kuĉerla'"''), turisma hotelkomplekso ''"Turist'"'', lerna-trejna centro ''"Seminskij pereval"'' (''"Semina montpasejo"''). Estas kreitaj kaj funkcias dekoj da novaj privataj komfortegaj turismkompleksoj, ampleksantaj 10 ĝis 50 personoj. Samtempe ĉiuj turismaj bazoj kaj kompleksoj povas akcepti ĝis 2 mil personojn.