Mediprotekto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
redaktado kaj aldono de Uzo de rimedoj
Linio 1:
[[Dosiero:Kyoto_Protocol_Commitment_map_2010.png|eta|535x535ra|Mondmapo de Engaĝiĝo de [[Protokolo de Kioto|Protokolo de Kioto 2010]]]]
'''Mediprotektado''' aŭ '''mediprotekto''' estas tia intenca, organizita socia agado, kies celo estas la evito, malpliigo, elimino de la damaĝaj sekvoj de la homa agado en la [[industrio]], [[agrikulturo]], [[minado]]. La mediprotektado celas rezervi la naturan [[medio]]n por la sekvaj [[generacio]]j.
 
La mediprotektado estas homcentra nocio: ĝi fokusas ĉefe pri la '''senviva medio de la homo''' ([[akvo]], [[aero]], [[konstruaĵo]]j) tiel ĝi ne estas [[sinonimo]] al [[naturprotekto]]. Al la mediprotektado apartenas batalo kontraŭ la (trafika kaj alia) bruo, medipoluado, akvopoluado, malpliiĝo de agrosurfaco, [[tutmonda varmiĝo]] ktp.
[[Dosiero:Top_5_Countries_by_biological_diversity.jpg|eta|398x398ra|Pintaj kvin landoj laŭ biologia diverseco]]
[[Dosiero:CLEAN_OCEAN_PROJECT_(3081307726).jpg|eta|Afiŝo pri la projekto Pura Oceano]]
Tiu okupo estas pri la '''interagado inter homo kaj lia natura ĉirkaŭaĵo aŭ tiu kreita de li'''. La [[Sciencisto|sciencistoj]], kiuj donas informojn aŭ solvojn en ĉi tiu kampo, nomiĝas mediaj sciencistoj, kaj inter iliaj fakoj estas: [[ekologio]], [[atmosferaj sciencoj]], [[Terscienco|teraj sciencoj]], [[Kemia inĝenierarto|kemia inĝenierado]], [[akva inĝenierado]]. La kampo ankaŭ estas fekunda platformo por politikaj kaj sociaj ideologioj, kiuj postulas pli grandan konsideron pri mediaj konsideroj en la kunteksto de [[ekonomia disvolviĝo]].
 
= Uzo de limigitaj rimedoj =
 
=== Terspaco - malfermaj areoj ===
Ĉar liberaj spacoj estas rimedo por loĝado, transportado, industrio, agrikulturo, ktp, en multaj lokoj en la mondo (kaj precipe en malgrandaj landoj) ili malpliiĝas. En malfermaj areoj, kiuj ankoraŭ ne estis uzataj per la homo, troviĝas lokaj plantoj kaj bestoj, kaj homoj povas refreŝigi sin de la urba medio, malstreĉiĝi kaj esti en relative natura medio. La liberaj areoj povas esti dividitaj en du ĉefajn kategoriojn: [[Parko|parkoj]] kaj [[Naturrezervejo|naturrezervejoj]]. Parko estas libera areo ene de urba spaco, kiu permesas al loĝantoj ĝui la ŝancon por distro, ludado kaj sociaj kunvenoj en malferma kaj verda medio sed plejparte artefarita. Naturrezervejo aŭ natura libera areo estas areo, kiu restis en sia originala formo, sen homa interveno. Naturrezervejo permesas al homoj ripozi en natura ekologia medio kaj ĝui la originalajn flaŭron kaj faŭnon en sia loĝloko.
 
=== Akvo ===
En grandaj areoj de la tero, dolĉa akvo estas limigita rimedo. Estas diversaj specoj de akvorezervejoj: lagoj, glaĉeroj kaj subteraj akvorezervujoj. Lagoj regeneriĝas en mallongaj cikloj kompare kun grundakvo kaj glaĉeroj. Saĝa uzo de naturresursoj renovigitaj malofte postulas longperspektivan juĝon kaj respondecon. Nerespondeca uzo de grundakvo povas konduki al saligado de subteraj rezervujoj kaj akvomankoj dum multaj jaroj. Laŭlonge de la historio, akvomalabundeco estis ofta kaŭzo de militoj inter landoj. Poluado de akvo estas kreita de homaj ruboj, industriaj elfluoj, kemikalaĵoj KTP.
 
=== La ligo inter ekonomio kaj rimeduzo ===
Saĝa uzo de rimedoj estas problemo, kiun multaj instancoj en la mondo diskutadas. En preskaŭ ĉiuj kazoj, ĝi estas ekvilibro inter malsamaj bezonoj. Ekzemple, en la uzo de liberaj spacoj, estas konflikto inter la bezono loĝigi homojn en lokoj kun aliro al vivrimedoj kaj la deziro zorgi pri la vivokvalito de la homoj, kiuj jam loĝas en la loko. Unu aliro al traktado de tiaj dilemoj estas uzi ekonomiajn ilojn kiel prezojn. Ekzemple, por decidi ĉu konservi spacon malfermita, oni povas provi kaj taksi ĝian ekonomian valoron. La ekonomia valoro de libera areo povas esti taksita ekzamenante la malpliigon de la valoro de la apartamentoj en la areo en la kazo de konstruado en la areo.
 
=== Damaĝoj de Tekstila Industrio ===
La [[Teksaĵo|teksa industrio]] estas unu el la plej poluantaj industrioj<ref>NRDC [https://www.nrdc.org/issues/encourage-textile-manufacturers-reduce-pollution Instigu Tekstilajn Fabrikistojn Redukti Poluadon]</ref>. Ĝis la komenco de la [[21-a jarcento]] homoj ofte aĉetis vestojn laŭbezone, konservis ilin kaj riparis ilin. Kun la rapida disvolviĝo de modaj vestaĵoj estas tiuj forĵetitaj post portado kelkajn fojojn. Multaj nevenditaj vestoj estas detruitaj de fajro aŭ entombigo<ref>Ankita Athawale, [http://www.fabricoftheworld.com/textile-recycling-understanding-why-and-how/ Kial Ni Reciklu, Ŝtofo de la mondo] </ref>. Konscio pri la medio kaŭzis la movadon de plibonigita reciklado de vestaĵoj, ŝanĝoj kaj adaptiĝoj, aĉeto de brokantaj vestaĵoj kaj aliaj metodoj por redukti forĵetaĵojn.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[biodiverseconaturprotekto]]
*[[tutmonda varmiĝo]]
*[[biodiverseco]]
* [[ekologio]]
* [[daŭripovo]]