JPEG XL: Malsamoj inter versioj

libera, malfermita, senpaga datenaranĝo por rastruma grafiko
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Avayak (diskuto | kontribuoj)
artikolo pri nova promesplena datenaranĝo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:03, 25 mar. 2021

JPEG XL estas datenaranĝo por bildoj, kiu uzas kaj senperdan kaj perdan datumkompaktigon. Oni dezajnis ĝin, por ke ĝi multe superu estantajn datenaranĝojn kaj tiel fariĝu ilia universala anstataŭo.[1] Komisiono JPEG komencis labori pri ĝi en la jaro 2017[2] kaj fino de normigo kiel ISO/IEC 18181[3] oni esperas en la jaroj 2021[4] kaj 2022.

JPEG XL
Dosierfinaĵo: .jxl
MIME: image/jxl
Firmao Joint Photographic Experts Group
Normigo ISO/IEC 18181
Estiĝo 2017
vdr

Nomo

JPEG signifas Joint Photographic Experts Group, t.e. la kreinto de la aranĝo.
X estas parto de nomoj de normoj de JPEG ekde la jaro 2000.
L venas el angla Long-term (esperante longedaŭra), ĉar la celo de la aranĝo estas anstataŭigi la originalan aranĝon JPEG kaj daŭradi ankaŭ tiel longe.[5]

Interesaĵo: La dosiernoman sufikson jxl oni facile povas dizajni kiel ambigramo.[6]

Ecoj

JPEG XL havas la jenajn ĉefajn ecojn:[5][7]

  • multe pli bona datumkompaktigo ol ĉe estantaj datenaranĝoj
    • perda: proksimume je 60 % malpli grandaj dosieroj ol la originala JPEG kun la sama vida kvalito
    • senperda: proksimume je 35–50 % malpli grandaj dosieroj ol PNG
  • senperda transformo inter JPEG kaj JPEG XL – Per transformo al JXL la dosiergrando etiĝas proksimume je 20 %. Al klientoj, kiuj dume ne subtenas JXL-on, serviloj daŭre sendos JPEG-on, al kiu ili transformos la bildon el JXL tuj antaŭ la transsendo (tio koncernas ankaŭ bildojn, kiuj ne estis transformitaj el JPEG). Tiu ĉi aliro faciligos transiron al JPEG XL.
  • interplekto kun subteno je adaptiĝema fasonado
  • subteno al kaj fota kaj artefarita bildaro
  • subteno al larĝa kolorcirklo kaj alta dinamika intervalo
  • subteno al animacio
  • efektiva kodado kaj malkodado sen bezono de speciala aparataro
  • senpaga datenaranĝo, referenca realigo kun malfermita fonto

Programaro

Nuntempa subteno

Proponata subteno

Stato de normigo

Nomo Parto Dato de unua eldono Numero de ISO/IEC Formala nomo
JPEG XL Part 1 farata, planata por 2021 ISO/IEC FDIS 18181-1 JPEG XL Image Coding System — Part 1: Core coding system
Part 2 farata, planata por 2021 ISO/IEC DIS 18181-2 JPEG XL Image Coding System — Part 2: File format
Part 3 farata, planata por 2022 ISO/IEC WD 18181-3 JPEG XL Image Coding System — Part 3: Conformance testing
Part 4 farata, planata por 2022 ISO/IEC CD 18181-4 JPEG XL Image Coding System — Part 4: Reference software

Ligiloj

Referencoj

  1. Can JPEG XL Become the Next Free and Open Image Format? (angle). SlashdotMedia (2019-08-17). Alirita 2021-03-25.
  2. Next-Generation Image Compression (JPEG XL) Draft Call for Proposals (angle). Joint Photographic Experts Group (2017-11-07). Alirita 2021-03-25.
  3. Bridgwater, Adrian (2019-10-10). Cloudinary image leader: developing the 'next' JPEG (angle). TechTarget. Alirita 2021-03-25.
  4. Sneyers, Jon (2021-01-20). Legacy and Transition: Creating a New Universal Image Codec (angle). Cloudinary. Alirita 2021-03-25.
  5. 5,0 5,1 5,2 GIMP: Support for reading/writing JPEG XL images (angle) (2020-02-26). Alirita 2021-03-25.
  6. Sneyers, Jon. JPEG XL (angle). Alirita 2021-03-25.
  7. Sneyers, Jon (2020-11-24). JPEG XL - overview (angle). Alirita 2021-03-25.
  8. ImageMagick - Image Formats (angle). ImageMagick Studio LLC (2021-03-10). Alirita 2021-03-25.
  9. XnViewMP: JPEG XL (angle) (2020-09-07). Alirita 2021-03-25.
  10. Firefox: Implement support for Next-Generation Image Compression (JPEG XL) (angle) (2019-03-26). Alirita 2021-03-25.
  11. JPEG XL decoding support (image/jxl) in blink (tracking bug) (angle) (2021-02-13). Alirita 2021-03-25.
  12. WebKit: Support JPEG XL images (angle) (2020-02-26). Alirita 2021-03-25.
  13. Add support for JPEG XL: allow JXL uploads in MediaWiki (angle) (2020-12-27). Alirita 2021-03-25.
  14. WordPress: Add JPEG XL support. (angle) (2021-03-12). Alirita 2021-03-25.

Eksteraj ligiloj