Polimeraza ĉen-reakcio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Alifono movis paĝon PĈR al Polimeraza ĉen-reakcio: pli bone ol mallongigo PĈR
Polimeraza ĉen-reakcio, mallongigo PĈR (angle PCR)
Linio 1:
[[Dosiero:Eppendorf Mastercycler Pro S.jpg|thumb|right|200px|Termociklilo por '''PĈR''' ('''PĈR-ilo''')]]
 
'''Polimeraza ĉen-reakcio,''' mallongigo '''PĈR''' (angle ''polimeraza ĉen-reakcio'PCR''') estas tekniko kiu ebligas amplifi envitre malgrandan kvanton de DNA, por rapide fari milionojn aŭ miliardojn da kopioj. PĈR estis inventita en 1984 de la usona biokemiisto [[Kary Mullis]] ĉe la firmao [[Cetus Corporation]]. Ĝi estas fundamenta por multe de genetika testado inkluzive de analizo de antikvaj specimenoj de DNA kaj identigo de infektaj agentoj.
 
La plej multaj PĈR-metodoj dependas de termaj cikloj. Tiuj termaj cikloj ripete varmiĝas kaj malvarmiĝas la reakciilojn, ebligante temperatur-dependaj reakcioj: DNA denaturo, kaj DNA replikiĝo fare de enzimo. La principaj reakciiloj en PĈR estas [[prajmilo]]j (mallongaj unufadenaj DNA fragmentoj kiuj estas komplementa al la celita [[DNA]]-sinsekvo) kaj [[DNA-polimerazo]]. En la unua paŝo de PĈR, la du fadenoj de la DNA estas disigitaj je alta temperaturo. Tiu procezo nomiĝas DNA denaturo. En la dua paŝo, la temperaturo malaltiĝas kaj la prajmiloj ligas al siaj komplementaj [[DNA]]-sinsekvoj. La du DNA-fadenoj tiam fariĝas ŝablonojn por [[DNA-polimerazo]], kiu faras novan [[DNA]]-fadenon per kunmeto de [[nukleotido]]j (la bazaj eroj de DNA). Dum PĈR progresas, la novfarita DNA estas mem uzata kiel ŝablono por replikiĝo, ekigante reakcion en kiu la originala [[DNA]]-ŝablono estas [[Eksponenta funkcio|eksponenciale]] amplifita.