29-a de marto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: rusa armeo eniris al Ĉednestrio
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
Linio 50:
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[SS (organizaĵo)|SS]]-anoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Firlej 69 personojn, revenĝo pro [[partizano|partizana]] agado de la taĉmento de [[Henryk Dobrzański]]; en distrikto [[Ostrów Wielkopolski]] polico arestis nokte de la 28/29-a de marto pli ol 300 [[poloj]]n, revenĝe, pro devojigo fare de nekonataj kaŭzintoj, de [[ŝarĝotrajno]]
** [[1941]]: "[[librejo|Libreja]] Informa Bulteno por [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]" aperis germanlingve; en [[gulago]] de [[Kirova provinco]] mortis d-ro pri filozofio kaj literaturisto Stanisław Cywiński, arestita kun 300 reprezentantoj de la pola intelektularo de [[Vilno]] dum la unua [[soveta okupado de Pollando|soveta okupado]] de la urbo; "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato), aperanta en [[Skotlando]]) publikigis vastan artikolon ''Ni havas du malamikojn'': ''Same [[Germanio]] kiel [[Rusio]] konsideris Pollandon ĉefobstaklo en siaj [[ekspansio|ekspansiaj]] streboj, [[germanoj]] orienten, [[Moskva Kremlo|moskvanoj]] okcidenten. (...)''; fino de marbatalo ĉe [[kabo (geografio)|kabo]] Matapan (la plej suda parto de [[Peloponezo]]); brita kaj aŭstralia ŝiparo supervenkis italan [[mararmeo]]n ''Regia Marina''; [[Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko (dua mondmilito)|Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko]]: [[batalo de Kabo Tenaro]] finita - granda malvenko de la itala [[mararmeo]]; [[Orientafriko|Orientafrika]] Fronto: afrika 11-a Infanteria Divizio konkeris [[Dire-Daŭo]]; en [[Vieno]] okazis [[stabo|staba]] konferencio pri atako al [[Jugoslavio]]; [[Usono]] promesis ampleksigi [[Lend-Lease]] al Jugoslavio
** [[1942]]: Germanaj regopovoj faris novan administracian dividon de la pola [[Galicio]] laŭ distriktoj: Brzeżany, Czortków kaj [[Ternopilo|Tarnopol]] en nuna [[Ternopila provinco]], Kałusz, [[Kolomeo|Kołomyja]] kaj [[Ivano-Frankivsk|Stanisławów]] en nuna [[Ivano-Frankivska provinco]], vilaĝa [[Lvovo]] kaj [[Lvovo]], Rawa Ruska, Kamionka, Sambor, Stryj, Złoczów kaj [[Drohobiĉ]] en nuna [[Lviva provinco]]; japana venko en batalo de [[Sumatro]]; [[Lubeko]]: post aeratako de [[Royal Air Force]] bruliĝis [[Marienkirche (Lübeck)|Marienkirche]] kaj detruiĝis kvinono de la [[Malnova Urbo]]
** [[1943]]: [[Volinia masakro]]: bandita taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]], armiligita de [[germanoj]], frumatene kruele masakris polajn najbarajn vilaĝojn Pendyki kaj Pieńki (proksime al Kostopil, nun en [[Rivna provinco]]), ankaŭ pereis saviĝintaj de [[pogromo]] loĝantoj de alia pola setlejo Tomaszów - la sekvan tagon oni trovis 150 neidentigeblajn korpojn, komune entombigitajn; [[Kontraŭpolismo]]: [[ukrainaj naciistoj]] murdis 40 polojn en vilaĝo Halinówka (proksime al [[Lucko]]); [[Pola Rezistomovado]]: [[partizano|partizana]] taĉmento „Jędrusiów” kune kun [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis germanan malliberejon en [[Mielec]] liberigante 126 enprizonigitojn; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en [[Varsovio]] 21 personojn, en tio profesoron pri [[mikrobiologio]] Roman Nitsch, kaj dum enketado de [[Gestapo]] en [[Poznań]] [[sinmortigo|sinmortigis]] literaturisto Stefan Balicki, partoprenanto de sekreta instruado; germana polico transportis [[judoj]]n de [[Skopjo]] al [[Treblinka (koncentrejo)|ekstermejo Treblinka]]; [[Katin]]: germana militista unuo sub kontrolo de germana profesoro Gerhard Bhutz de [[Vroclavo|Vroclava]] Universitato komencis [[masakro de Katyn|eltombigadon de polaj oficiroj]] el amasaj tomboj malkovritaj februare - laŭ invito de germanaj regopovoj kaj konsento de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]] partoprenis ĝin pola verkisto kaj publicisto [[Józef Mackiewicz]]; nokte Bomba Korpuso de [[brita aerarmeo|RAF]] atakis [[Berlino]]n
** [[1944]]: [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] liberigis [[Kolomeo|Kołomyja]], trupoj de 1-a Ukraina Fronto ankaŭ liberigis [[Ĉernivco]]; germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en ruinoj de [[Varsovia geto]] ĉirkaŭ 150 personojn; [[Pola Rezistomovado]]: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo [[Krasnystaw]] [[embusko|embuskis]] kontraŭ germanoj (8 ĝendarmoj pereis, el tio komandanto, oni malarmiligis 5 policanojn, unu pola soldato mortfalis kaj 2 vundiĝis), alia taĉmento de la areo bruligis [[ponto]]n, apud [[Biała Podlaska]] embuske oni malarmigis 20 ĝendarmojn, kelkaj pereis, taĉmento de [[Hieronim Dekutowski]] malarmigis 12 soldatojn de [[Wehrmacht]], kiuj konvojis forprenadon de [[brutaro]]; al [[koncentrejo Ravensbrück]] alvenis transporto kun 72 polinoj de [[Krakovo]]; [[Hinda Oceano]]: japana [[submarŝipo]] I-26 sinkigis la ŝipon "Richard Hovey" - ŝiprompiĝintoj estis murditaj; nokte RAF atakis [[Nurenbergo]]n