Suna aratingo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
 
Sunaj aratingoj estas tre inteligentaj, sociemaj kaj scivolemaj birdoj kiuj bezonas konstantan intelektan kaj socian stimuladon. En kapteco ili gajnis grandan popularecon pro sia saĝeco, aktiva konduto, eblo lerni novajn kondutmanierojn kaj imiti homan parolon. Ilia konduto en naturo, tamen, ĝis nun ne estas elĉerpe studita. Krome, ekzistas ioma konfuzo inter la suna kaj la makula aratingoj, kvankam je konduto tiuj ĉi du specioj supozeble ne tre diferencas.<ref name="animaldiversity.org">{{cite web|url=http://animaldiversity.org/accounts/Aratinga_solstitialis/|publisher=Animal Diversity Web|title=Aratinga solstialis}}</ref>
 
==Dieto==
[[File:Aratinga solstitialis -Hamilton Zoo -white flowers-8.jpg|thumb|Suna aratingo manĝas florojn en [[Bestoĝardeno de Hamilton]], [[Hamilton]], [[Novzelando]]|286x286px]]
En naturo dieto de sunaj aratingoj konsistas ĉefe je [[frukto]]j, [[bero]]j, [[semo]]j, [[nukso]]j kaj ankaŭ de fojo al fojo [[insekto]]j. Ili volonte manĝas kaj maturajn kaj duonmaturojn semojn, berojn kaj fruktojn, interalie fruktojn de [[kakto]]j kaj berojn de [[malpigio]] (''Malpighia Spp.''). Ekzistas raportoj pri sunaj aratingoj furaĝantaj [[agrokulturo|agrokulturajn]] plantojn en kamparaj komunumoj apud iliaj vivareoj. Dum pariĝa sezono ili bezonas na pli da [[proteino]], dum manĝigo de idoj na pli da [[karbonhidrato]]j kaj dum formado de ovoj la inoj bezonas [[kalcio]]n.
 
En kapteco plej taŭga manĝigo por la sunaj aratingoj inkuluzivas herbajn semojn, [[fazeolo]]jn, nuksojn, diversspecajn fruktojn ([[pomo]]jn, [[papajo]]jn, [[banano]]jn, [[oranĝo]]jn, [[grapfrukto]]jn, [[frago]]jn, [[frambo]]jn, [[rubuso]]jn, [[groso]]jn, [[ribo]]jn, [[sambuko]]jn, [[kratago]]jn, [[sorpo]]jn, [[eglanterio]]jn, [[kukumo]]jn kaj [[tomato]]jn), legumojn ([[spinaco]]n, {{n|ĉina|brasiko}}, [[kreso]]n, [[eruko]]n, {{n|krispa|brasiko}}, [[brokolo]]n, [[karoto]]jn, [[luzerno]]n, [[pizo]]jn, [[endivio]]n kaj [[batato]]jn), [[leontodo]]jn, [[portulako]]jn, ruitan [[maizo]]n, semojn de [[sunfloro]] kaj [[mileo]]. Krome, oni aldonas [[burĝono]]jn de sambukarbo, [[saliko]], kratagarbo aŭ [[tremolo]], kaj, kiel fonton de proteino, formikovojn, [[tenebrio|tenebriajn]] larvojn, bolitajn ovojn, panon, negrasan fromaĝon aŭ [[kazeo]]n. Por pli bona meĥanika [[digesto]] kaj ankaŭ kiel aldona fonto de kalcio iam aldoniĝas [[sepio|sepiaj]] ostoj, briketoj el kalciozaj mineraloj kiel [[kreto]], [[gruzo]] aŭ kraŝitaj [[ostro|ostraj]] ŝeloj.<ref name="animaldiversity.org" />
 
 
==Referencoj==