3-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
→‎Eventoj: 1941-kompletigo
Linio 41:
* [[1939]]: Komandantaro de germanaj [[armitaj fortoj]] prezentis al [[Hitler]] projekton de direktivo pri batalpreteco de la armeo kun eventuala [[invado en Pollandon|atako al Pollando]] - la dokumento estis subskribita la 11-an de aprilo
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] arestis en distrikto [[Ostrów Wielkopolski]] ĉ. 400 polojn, revenĝe pro flamigo de kelkaj [[incendio]]j fare de nekonataj kaŭzintoj; en [[Lublin]] 29 poloj fuĝis de kunvenejo por [[trudlaboro|trudlaboristoj]] en [[Nazia Germanio]]; en [[Krakovo]] finiĝis la tritaga konspira Dua Granda Kongreso de la [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]], kunvokita de [[banderanoj]], kiu oficiale dissplitiĝis al du kontraŭbatalantaj [[frakcio]]j; [[Masakro de Katin]]: komenciĝis ekzekutado de pli ol 4000 polaj [[militkaptito|militkaptitaj]] [[oficiro]]j el internigejoj en [[Kozelsk]], de kie foriris la unua transporto; Riond Bosson ([[Morges]]): [[Ignacy Jan Paderewski]] laŭ privata vojo sendis al [[okupado|okupata]] Pollando memorialon, en kiu emfazis gravan rolon de [[Vatikano]], kiu informas pri kruelaĵoj de sovetoj kaj germanoj; unua grupo de germanaj ŝipoj por partopreni operacon "[[Weserübung]]" elnavigis de [[Hamburgo]] direkte al [[Narvik]], [[Trondheim]] kaj [[Stavanger]]
** [[1941]]: [[Gestapo]] malpermesis en [[Varto]]-Lando kolportadon de gazeto el [[Olsztyn]]; [[Radoma geto]] establiĝis - funkcianta ĝis somero 1944, pro malsanoj, malsato kaj perforto mortis en ĝi kelkaj miloj de personoj (preskaŭ 30 mil judojn, loĝantaj en la geto germanoj murdis en [[Treblinka (koncentrejo)|koncentrejo Treblinka]]); [[Mediteraneo]]: germanaj aviadiloj de 10-a Aviada Korpuso atakis la 2-an ĝis la 3-a de aprilo [[konvojo]]jn AS-23 kaj AFN-23 sinkigante 3 [[ŝipo]]jn; ĉefministro de Hungario [[Pál Teleki]] [[sinmortigo|sinmortiĝis]] ne volante cedi antaŭ postulo de Germanio pri tralaso de [[Wehrmacht]] antaŭ atako al [[Jugoslavio]] - nova ĉefministro iĝis [[László Bárdossy]]; pola generalo [[Władysław Sikorski]] parolis en [[Kanado]] kun ties ĉefministro; laŭ soveta-hungara interkompreno oni renovigis fervojan trafikon inter [[Lvovo]] kaj [[Budapeŝto]]; [[Nord-Afrika kampanjo]]: generalo [[Archibald Wavell]] decidis evakui trupojn de [[Bengazo]] por defendi [[Tobruk]] - sekvan tagon la urbo estis okupita de germanoj
** [[1942]]: [[Pola Armeo en Sovetunio]] finis unuan etapon de sia evakuo — [[Sovetunio]]n forlasis 1603 [[oficiro]]j, 24 427 suboficiroj kun [[soldato]]j, 1159 volontulinoj kaj 1880 junuloj, krome kun la armeo 10 789 civiluloj evakuiĝis; [[Holokaŭsto]]: germana polico forveturigis de [[Munkeno]] al [[Lublinio]] 776 [[judoj]]n; en [[Glasgow]] aperis pola dusemajnrevuo en la agla lingvo "The Voice of Poland" (anstataŭ ĝis nun eldonata en [[Skotlando]] "Ogniwo Przyjaźni" (Ĉenero de Amikeco)); en [[Teherano]] fondiĝis Delegitaro de Ministerio de Laboro kaj Socia Protekto ĉe la [[pola ekzila registaro]], kies celo estis helpo interalie al polaj [[rifuĝinto]]j el [[Sovetunio]], kiuj evakuiĝis kune kun la [[Pola Armeo en Sovetunio]]; Filipina Fronto: japana 14-a Armeo ekatakis al usonaj-filipinaj trupoj defendantaj sin en la duoninsulo Bataan (parto de [[Luzono]])
** [[1943]]: Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[koncentrejo]] Płaszów (nun ene de [[Krakovo]]) pli ol 200 personojn; [[Pola Rezistomovado]]: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo [[Przemyśl]] kun fervojaj laboristoj en [[stacidomo]] Żurawica forprenis de [[vagono]] 6 [[fusilo]]jn, 8 [[mitralo]]jn kaj multe da [[municio]]; [[distrikto Hrubieszowski]]: [[bataliono]] de "Ryś" en Prehoryłe frakasis bandon de [[Ukraina Ribela Armeo]], kiu rabis polojn, ekbruligante parton de la vilaĝo loĝatan de [[ukrainoj]] - la rabaĵojn redonis al poloj; [[Sovetunio]]: 100 flankatakaj [[partizano|partizanaj]] grupoj sur la [[fervojlinio]] [[Brjansko]]-[[Roslavl]] damaĝis [[relo]]jn en 100 lokoj, elreliginte 4 [[trajno]]jn kaj detruis [[viadukto]]n super [[Desna (rivero)|Desna]], sekvis 2-taga trafikpaŭzo; Bomba Korpuso de [[brita aerarmeo|RAF]] nokte atakis [[Essen]] - seriozaj damaĝoj en [[Friedrich Krupp AG]]