Gvineo: Malsamoj inter versioj

3 198 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 monatoj
Vivmedio
(Vivmedio)
'''Gvineo''' ([[Franca lingvo|france]]: ''Guinée'') formale la '''Respubliko de Gvineo''' (france: ''République de Guinée)'' estas suverena ŝtato kaj respubliko en okcidenta Afriko. Gvineo situas ĉe la [[atlantiko]] inter [[Gvineo Bisaŭa]] kaj [[Sieraleono]], kaj limas al Senegalo kaj al [[Malio]] norde, [[Ebur-Bordo]] oriente kaj [[Liberio]] sude. La ĉefurbo estas [[Konakrio]];
 
Gvineo estis franca kolonio inter [[1890]] kaj [[1958]], sed rompis kun la koloniiga ŝtato en 1958 kaj sendependiĝis. De 1958 ĝis [[1984]], Gvineo estis regata de socialisma prezidento. La lando tiutempe estis regata de militaj fortoj. Poste estis klopodoj por demokratigi la landon. La nomo eble estas derivaĵo de ''Ganuya'', kiu estis la nomo de okcidentafrika reĝlando en la 14-a jarcento. Gvineo havas tropikan [[Savanoklimato|savanoklimaton]]. La valuto estas la [[gvinea franko]].
 
== Geografio ==
 
=== Vivmedio ===
La vivmedio en Gvineo ŝajnas esti konservita danke al la malalta loĝantgaraloĝantara denseco kaj limigita industriiĝo.
 
Iuj el la ĉefaj minacoj estas [[senarbarigo]] kaj sekve erozio kaj nesufiĉe da dolĉa akvo. Aliaj problemoj estas la poluado pro [[minado]], manko de akvopuriga politiko, al kiuj aldoniĝas ŝtelĉasado de la faŭno.
 
==== Kvar zonoj ====
Gvineo estas dividita en kvar zonoj: la mallarĝa marborda ebenaĵo, la altebenaĵo [[Futa Ĝalon]], la nordorienta arida malaltebenaĵo kaj la arbara regiono en la sudorienta regiono. De la altebenaĵo Futa Ĝalon, kiu superas 1500 metrojn de alteco, ekestas la [[Rivero Gambio|riveroj Gambio]] kaj [[Senegalo (rivero)|Senegalo]] kaj parto de rivero [[Niĝero (rivero)|Niĝero]] , kvankam la efektiva fonto de ĉi tiu lasta troviĝas pli sude, proksime al la landlimo kun Sieraleono. La sudorienta parto de Gvineo estas plata kaj kovrita de densa vegetaĵaro, sed la virga pluvarbaro pluvivas nur en kelkaj pecoj.
 
==== Ĉimpanzoj ====
Gvineo estas unu el la lastaj fortikejoj de [[Ĉimpanzo|ĉimpanzoj]]. La kolonio bazita proksime al [[Bossou]] vekis grandan amaskomunikilan intereson en 2005, post kiam japana esploristo dokumentis, ke ĉi tiuj [[Simio|simioj]] ne nur sciis identigi kaj neŭtraligi la pretajn kaptilojn por ili, sed ankaŭ povis transdoni ĉi tiun kompetentecon al aliaj membroj de la grupo. Ĉar Gvineo limas al [[Ebur-Bordo]] kaj [[Senegalo]], landoj, kiuj permesas eburkomercon, la jam malgranda elefanta loĝantaro de la lando estas en risko.
 
==== Naciaj parkoj ====
Estas multaj protektitaj areoj en Gvineo (''forêts classées'') kvankam oni faras tro malmulte por plenumi regulojn pri mediprotektado. La [[Naturrezervejo|natura rezervejo]] de [[Monto Nimbao]], en la ekstrema sudoriento de la lando, laŭlime kun Ebur-Bordo, estas klasifikita kiel [[Monda heredaĵo de Unesko|Monda Heredaĵo de Unesko]], kio tamen ne malhelpis la registaron malfermi [[Fererco|ferercan]] [[Minejo|minejon]] sur la montoflanko. Ankaŭ proksime troviĝas la ''Forêt Classée de Ziama'', kie la pluvarbaro restas netuŝita (almenaŭ nuntempe) kaj kie ofte videblas elefantoj. La estonteco de la du naciaj parkoj, la ''Parc Transfrontalier Niokolo-Badiar'', proksime de Koundara, kaj la ''Parc National du Haut Niger'', nordoriente de [[Faranah]], estas necerta pro manko de financoj.
 
==== Evoluo de la mediprotektado ====
La datumoj pri mediprotektado de Gvineo estas alarmigaj. La loĝantaro de preskaŭ ĉiuj bestospecioj konstante malpliiĝas kaj por la plej multaj el la flaŭro kaj faŭno neniuj bazaj datumoj iam estis kolektitaj. La ĉefa problemo estas senarbarigo. La repatriigo de plej multaj rifuĝintoj mildigis la problemon de arbodehakado por fari lokon al agrikultura tero, sed senarbarigo daŭras, favorata de la preskaŭ totala manko de kontroloj. En la sudo la senarbarigo progresas tiel rapide, ke la arbara regiono meritas novan nomon. Laŭlonge de la marbordo, granda parto de la [[Mangrovo|mangrova]] arbaro estis liberigita por fari lokon al riza kultivado kaj neregulita [[fiŝkaptado]].pli kaj pli donas problemojn. Grandaj minejaj kompanioj promesis plibonigi minejajn metodojn kaj iuj signoj, ke tio efektive okazas, jam komencas rimarkiĝi.
 
== Demografio ==
== Kulturo kaj lingvoj ==
[[Dosiero:Le Pont de lianes sur le Diani.png|alternative=Le Pont de lianes sur le Diani.png|eta|340x340ra|La ponto de lianoj super rivero Diani.]]
Pluraj etnoj estas konataj pro farado de maskoj, sed sub la influo de Islamo tamen multaj etnoj ĉesis fari skulptaĵojn. La gazetaro estas tre limigita, kun nur unu ĉiutaga gazeto.
 
=== Naciaj festotagoj ===
 
=== Verkistoj ===
[[Camara Laye]] (1928-1980), [[Djibril Tamsir Niane]] (1932-), [[Williams Sassine]] (1944-1997), [[Tierno Monénembo]] (1947-) estas kelkaj konataj verkistoj en Gvineo.
 
Camara Laye elstaras inter la gvineaj verkistoj kun romanoj inspiritaj de la folkloro de sia lando.
Vidu ankaŭ sub [[:Kategorio:Gvineaj verkistoj|Kategorio:Gvineaj verkistoj]]
 
Vidu ankaŭ sub [[:Kategorio:Gvineaj verkistoj|Kategorio:Gvineaj verkistoj]]
 
=== Muziko ===
Tradicia muziko ankoraŭ tre popularas hodiaŭ. La plej famaj dancgrupoj estas Ballet Africain kaj la Ballet Djoliba, kiuj ambaŭ koncertas ankaŭ en Eŭropo. La grupo Les Amazones de Guinée havas nur inajn membrojn (muzikistinoj kaj dancistinoj). Tipaj gvineaj muzikinstrumentoj estas ''gongoma'', ''kora'', s''osso bala'' (balafono) kaj ''seron''.
 
Famaj kantistoj estas inter alie [[Takana Zion]], [[Manamba Kanté]], [[Kade Diawara]], [[Sekouba Bambino]]<ref>(fr) [https://www.unicef.org/guinea/ambassadeur-national Sekouba Bambino, l’artiste guinéen de renommée internationale, est devenu le tout premier Ambassadeur National de l’UNICEF en Guinée], Unicef</ref>, [[Sona Diabaté]], [[Mory Kanté]], kiu internacie famiĝis<ref>(fr) ''[https://www.allformusic.fr/artistes/monde/guinee Les 27 meilleurs artistes guinéens de tous les temps]'' (la 27 plej bonaj gvineaj artistoj de ĉiuj tempoj), Allformusic</ref> en 198 per la kanto Yé ké yé ké, la plej vendita afrika [[unuopaĵo]] en la mondo kun pli ol miliono da kopioj.
 
Libereco estas la nacia himno de Gvineo ekde ĝia sendependeco en 1958. Ĝin aranĝis [[Fodéba Keïta]], surbaze de la melodio Alfa yaya.
 
=== Amasmedioj ===
La gazetaro estas tre limigita, kun nur unu ĉiutaga gazeto. Aldone al la ŝtata tagĵurnalo Horoya ("Libereco"), ekzistas pluraj private funkciigitaj semajnĵurnaloj kaj granda nombro da retaj revuoj<ref>(de) ''[http://www.munzinger.de/document/03000GIN000 Guinea – gesamt – Massenmedien und Kommunikation].'' In: ''Munzinger Archiv Länder.'' Munzinger,(pagenda aliro), la 22-an de aŭgusto 2017,</ref>. Aliro al Interreto ĉefe haveblas ene de urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. [[Dosiero:Termite de savane.jpg|alternative=Termitoj en la futana saharo|eta|Termitoj en la futana saharo]]
 
Aliro al Interreto ĉefe haveblas ene de urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
[[Dosiero:Termite de savane.jpg|alternative=Termitoj en la futana saharo|eta|Termitoj en la futana saharo]]
 
=== Turismo ===
Dosiero:Guinee Fouta Djalon Canyon.jpg|alt=Kanjono en Futa Ĝalon|[[Kanjono]] en Futa Ĝalon
Dosiero:Guinee Fouta Djalon Petteh Djiga.jpg|Futa Ĝalon Pete Ĝiga
Dosiero:Guinea Siguiri village.jpg|alt=Tipa gvinea vilaĝo|Tipa gvinea vilaĝo. ne povas eniri vilaĝon kaj eĉ malpli domo.
Dosiero:Plage de Room (Iles de Loos).png|alt=Strando sur insulo Loos|Strando sur iu el la insuloj de Loos
</gallery>