Hannah Höch: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
==Feminismo==
Kiam la Dadaistoj “pagis lipan servon al ina emancipiĝo” ili klare ne tute volis inkluzivi virinon en iliaj vicoj. Hans Richter priskribis la kontribuon de Höch al la Dada movado kiel la “sandviĉoj, biero kaj kafo, kiujn ŝi manaĝis iel krei malgraŭ la malmulto da mono.” Raoul Hausmann eĉ sugestis, ke Höch trovu laboron por subteni lin finance. Höch estis la sola virino inter la Berlina Dada grupo, kvankam [[Sophie Täuber]], [[Beatrice Wood]] kaj Baronino [[ElseElsa von Freytag-Loringhoven]] ankaŭ estis gravaj (se preterviditaj) Dadaistaj personoj.
 
Ŝi referencis la bigotecon de la Berlina Dadaista grupo kaj Germana socio entute en ŝia muntita foto, ‘’Da-Dandy’’. Multe da ŝiaj artaĵoj montris la belon de kulturo, komparante realecon al priskriboj de la ‘neue frau’ en magazinoj. Ŝia laboro ĉe Verlang metis ŝin en pozicio kie ŝi laboris kun magazinoj direktitaj al virinoj, farigante ŝin akute konscia pri la malsameco inter virinoj en komunikiloj kaj en realeco. Geedzeco ne eskapis ŝian kritikon – ŝi figuris edzinojn kiel manekenoj kaj infanoj, reflektante la ideon, ke virinoj ne estas viditaj kiel kompletaj homoj kaj havas malmulte da kontrolo super iliaj vivoj. Höch vidis sin kiel parto de la ina movado en la 1920-aj jaroj, kiel montrita en ŝia figuro de si en 'Schnitt mit dem Kuchenmesser Dada Durch die Letzte Weimarer Bierbauchkulturepoche Deutschlands.’ Ŝiaj artaĵoj ankaŭ ofte kombinis viron kaj inon en unu estaĵon. Dum la erao de la Weimar Respubliko, “viraj virinoj ambaŭ celebriĝis kaj kritikiĝis por disrompi iliajn tradiciajn seksajn rulojn.” Ŝia ambaŭseksaj karakteroj eble ankaŭ estis rilatata al ŝia ambaŭseksemeco, kaj la percepto, ke inaj lesboj altiriĝis al vireco, ne al virinoj. Ŝia laboro de [[1926]] al [[1935]] figuris samseksajn kuplojn, kaj virinoj denove estis centra temo en ŝia laboro de [[1963]] al [[1973]]. Höch ankaŭ faris fortajn deklarojn pri rasa diskriminacio.