Kirms-Krackow-domo (Weimar): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
==Priskribo==
Proksime de la [[Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Weimar)|Herder-kirko]] troviĝas trietaĝa burĝa domo kun impone lata pordegarkaĵo, malantaŭa interna korto kun ĝibaj pavimŝtonoj kaj kun ĉirkaŭanta galerio el ligno. Ĝian elstarecon akiris la domo danke al la gefratoj Frank[[franz Kirms|Franz]] kaj Carl Kirms. Ambaŭ estis oficistoj ĉe la kortego de la grandduko [[Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)|Karlo Aŭgusto]]. Kiam [[Johann Wolfgang von Goethe]] deĵoris ĉe la duka teatrejo kiel direktoro (1791-1817), Franz Kirms subtenadegis lin kiel ekonomia kaj oganizada estro pri ĉiuj teatraj problemoj; tian responson li plenumis cetere ĝis 1823.
 
Ankaŭ la fratinoj Charlotte,Sophie kaj Caroline Krackow nombriĝis inter la konatularo de Goethe. Caroline laboris de 1804-23 ĉe la grandduka kortego kaj prizorgis la infanojn de la granddukino [[Maria Pavlovna Romanova]]. En la 1823-a jaro ŝi edziniĝis al Franz Kirms. Post lia morto (1826) ŝi heredis la tutan bienon kaj flegis ĝismorte (1826) intimajn rilatojn al la kortego kaj al la kleruloj burĝaj de Weimar. La heredantinoj, la nevinoj Sophie kaj Charlotte Krackow (mortintaj en 1895 resp. en 1915), sekurigis la konservon de tradicioj kaj gastigis personulojn kiel la danan verkiston [[Hans Christian Andersen]] aŭ la skulptiston [[Christian Daniel Rauch]].