Kartvela ribelo de Teselo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e transigo de datumoj al Vikidatumoj, koherigo de nederlandaj municipoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Georgische soldaten op Texel (19 november 1945).jpg|thumb|right|Du vunditaj kartvelaj soldatoj en Teselo en 1945.]]
La '''Kartvela ribelo de Teselo''' (en [[nederlanda]]: ''Opstand der Georgiërs'') (5a de aprilo 1945 – 20a de majo 1945) estis [[insurekcio]] de la 882a Infanteria Bataliono ''Königin Tamara'' ([[Tamara de Kartvelio|Reĝino Tamar aŭ Tamara]]) de la KvartelaKartvela Legio de la [[Germana Armeo]] deplojita en la [[Nazia Germanio|Germani-okupita]] insulo [[Texel]] (prononce ''Tessel''), [[Nederlando]]. La bataliono estis formita de 800 [[kartveloj]] kaj de 400 [[germanoj]], kun ĉefe germanaj oficiroj. Ĝi estis unu el la lastaj bataloj en [[Eŭropo]] en la [[Dua Mondmilito]].<ref> BBC "Coast" programme, 19a de oktobro 2012 </ref><ref> Zaloga, Steven J (2011). The Atlantic Wall (2): Belgium, The Netherlands, Denmark and Norway. Osprey Publishing. p. 57. ISBN 1780961456. </ref>
 
Tiuj kartveloj estis eks-soldatoj de la [[Ruĝa Armeo]] kaptitaj en la Orienta Fronto, kiuj akceptis soldatservi por [[Nazia Germanio]] anstataŭ iĝi [[militprizonulo]]j en [[koncentrejo]]j.
 
Sciante pri la avanco de Aliancanoj, la nokton de la 5a–6a de aprilo 1945, la kartveloj ribelis kaj ekkontrolis preskaŭ yala tutan insulon. Ĉirkaŭ 400 germanaj soldatoj estis mortigitaj en la dekomenca ribelo, preskaŭ ĉiuj dormantaj en la barakoj kiujn ili kunhavis kun la kartveloj, kiu uzis [[tranĉilo]]jn kaj [[bajoneto]]jn. Aliaj estis pafitaj kaj mortigitaj dum patrolis la insulon ĉu are ĉu unuope tiun nokton kaj la venontan tagon. Membroj de la [[nederlanda rezistado]] partoprenis kaj helpis la kartvelojn,<ref> Der Spiegel, p. 189. </ref> tamen, la ribelo dependis el esperita surterigo de [[Aliancanoj]] — kio ne okazis. Krome la kartveloj malsukcesis kontroli la kontraŭŝipajn artilerion en la suda kaj norda marbordoj de la insulo; la servistoj de tiuj artileriaj instalaĵoj estis la nuraj germanoj ankoraŭ vivaj en la insulo.
 
Oni ordonis kontraŭatakon kaj la nedamaĝita artilerio ekpafis al la lokoj kie estis supozeble ribeluloj. Ĉirkaŭ 2 000 rifluloj<ref> Der Spiegel, p. 190. </ref> el la 163a Mar-''Schützenregiment''<ref> Komponita el improvizitaj unuoj kiel kutime en tiuj lastaj momentoj de la milito. </ref> estis deplojitaj el nederlanda ĉeftero. Dum la venontaj kvin semajnoj ili rekonkeris la insulon; la batalado estis partikulare akra ĉe Eierland kaj ĉirkaŭ la lumturo.<ref> Detaloj (1945-02-06). [https://www.texel.net/en/about-texel/history/the-georgian-uprising "The Georgian Uprising on Texel | VVV Texel".] Texel.net. Alirita la 15an defebruaro 2019. </ref> La germanoj balais la insulon el restintaj kartvelaj soldatoj, dum la nederlandaj lokanoj klopodis kaŝi ilin. La kaptitoj estis devigitaj fosi siajn tombojn kaj malvesti la germanajn uniformojn, kaj estis ekzekutitaj.<ref> Der Spiegel, p. 190. </ref>